Robert Mugabe
Robert Gabriel MUGABE (naskiĝis la 21-an de februaro 1924 , mortis la 6-an de septembro 2019 en Singapuro[1]) estis longtempa prezidanto de Zimbabvo. Li apartenas al la popolo Ŝonaoj.
Lia Ekscelenco La Honorinda Prezidento | |||||
Robert Gabriel Mugabe | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Robert Gabriel Mugabe Robert Gabriel Mugabe | |||||
Naskonomo | Robert Gabriel Mugabe | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1924 en Kutama, Salisbury, Sud-Rodezio | ||||
Morto | 6-an de septembro 2019 (95-jaraĝa) en Gleneagles Hospital, Tanglin, ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Kutama vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Ŝona • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Zimbabvo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Fort Hare Universitato de Londono Universitato de Sud-Afriko | ||||
Partio | ZANU-PF | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Gabriel Mugabe Matibiri vd | ||||
Patrino | Amai Bona Mugabe vd | ||||
Gefratoj | Sabina Mugabe vd | ||||
Edz(in)o | Sally Hayfron (mortinta) Grace Marufu | ||||
Infanoj | Bona Mugabe • Chatunga Bellarmine Mugabe • Michael Nhamodzenyika Mugabe • Robert Peter Mugabe Jr. vd | ||||
Parencoj | Perence Shiri vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Zimbabvo | |||||
Dum | 31-a de decembro 1987 – 21-a de novembro 2017 | ||||
Vicprezidento | Joseph Msika Joice Mujuru | ||||
Antaŭulo | Canaan Banana | ||||
Sekvanto | Emmerson Mnangagwa | ||||
Ĉefministro de Zimbabvo | |||||
Dum | 18-a de aprilo 1980 – 31-a de decembro 1987 | ||||
Prezidento | Canaan Banana | ||||
Antaŭulo | Abel Muzorewa (Zimbabva Rodezio) | ||||
Sekvanto | Posteno abolicita | ||||
10-a Ĝenerala sekretario de Senalianca Movado | |||||
Dum | 6-a de septembro 1986 – 7-a de septembro 1989 | ||||
Sekvanto | Janez Drnovšek | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mugabe estis unu el la fondintoj de ZANU (Zimbabva Afrika Nacia Unuiĝo) en la jaro 1963.
Inter 1964 kaj 1974 li estis malliberigita en Rodezio kaj post liberiĝo fondis la Patriotan Fronton kun Joshua Nkomo de ZAPU (Zimbabva Afrika Popola Unuiĝo).
La gerilanoj de Mugabe estis bazitaj en Mozambiko, de kie ili sukcese batalis kontraŭ la registaroj de Ian Smith kaj poste episkopo Abel Muzorewa.
Dum nacia voĉdonado en 1980 ZANU sukcesis kaj Mugabe estis elektita ĉefministro de sendependa Zimbabvo.
Dum la 1980-aj jaroj Mugabe sukcesis per sia politiko reformi la landon kaj plibonigi la sanon, klerecon kaj ekonomian prosperon de la loĝantoj. Li estis vaste aprezata kiel modela afrika landestro. Tamen en postaj jaroj lia konduto grave ŝanĝiĝis, kaj li regis la landon pli kaj pli diktatorece, kun korupteco, falsaj balotoj kaj rompoj kontraŭ homrajtoj. Finfine li estis devigita abdiki, kion li faris la 21-an de novembro 2017.
Antaŭe: | Prezidento de Zimbabvo | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Canaan Banana | 1980-2017 | Emmerson Mnangagwa |
Notoj Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- http://www.avert.org/subaadults.htm
- http://www.swans.com/library/art9/ankomah5.html
- http://www.landaction.org/display.php?article=61 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.theindependent.co.zw/news/2004/July/Friday16/1003.html Arkivigite je 2004-08-21 per la retarkivo Wayback Machine