Antonimo

(Alidirektita el Mal-vorto)

Antonimo (de Helena antonymos "kontraŭnoma") aŭ "mal-vorto" estas semantika inverso aŭ "mal-senco" de alia vorto: nigra - blanka, ega - eta, tago - nokto.

Esperanto havas propran sufikson mal- por esprimi antonimojn: granda - malgranda. Kio estas malo, kelkfoje estas filozofia demando. La vorto malŝtono por plejmultaj homoj ne havus sencon, sed eble bone kongruas kun ia filozofia mondokoncepto.

Listo redakti

Kelkaj homoj malŝatas la prefikson mal-, kaj provas forigi ĝin uzante neologismojn. Pri tiu temo vidu de Claude Piron: La Bona Lingvo. Jen listeto de tiaj anstataŭigantaj vortoj. Notu ke la du kolonoj ne cent-elcente sinonimas:

malabsoluta - relativa
malaktiva - pasiva
malalta[1] - basa
malami, malamegi[1] - hati
malamika[1] - inamika
malantaŭ - post
malataki - defendi
malbela, malbelega[1] - hida
malblanka - nigra
malbona[1] - mava, maligna
malbonaŭgura[1] - sinistra
malbrua - silenta, trankvila
maldekstra[1] - liva
maldekstrulo[1] - goŝisto
maldemandi - respondi
maldieso - bemolo
maldika[1] - minca
maldormi[1] - vigili
maleleganta - plumpa
malesperi - desperi
malesti - manki
malfacila[1] - dificila
malfacilaĵo[1] - hiko
malfermi - ovri
malfermita[1] - aperta
malfizika - mensa
malforta[1] - febla, fragila
malfrostiĝi - degeli
malfrua[1] - tarda
malgranda[1] - eta, pita
malgrasa - magra
malĝoja - trista
malhela[1] - sombra
malhelpi[1] - ĝeni, obstakli, preventi
malinkluzive - ekskluzive
maljuna / malnova - olda, arkaika, antikva
malkaŭzo - rezulto
malkonfirmi[1] - dementi
malkonkordo[1] - diskordo
malkonstrui - detrui
malkredi - dubi
malkuraĝa[1] - kovarda
mallaborema, maldiligenta[1] - pigra
mallarĝa[1] - streta
mallaŭdi[1] - skoldi, riproĉi, akuzi
mallaŭta - softa
mallertulo[1] - ŝlemilo
malliberejo[1] - prizono
mallonga[1] - kurta
malmaksimuma - minimuma (estu plej malgranda[1])
malmajoritato - minoritato (estu malplimulto[1])
malmajusklo - minusklo
malmaĵora - minora
malmanĝi - feki
malmemori - forgesi
malmodesta - aroganta
malmoligi[1] - hardi
malmulta[1] - poka
malmultekosta[1], malkara - ĉipa
malneto[1] - brutto
malnorda - suda
malnovega[1] - arĥaja
malofta[1] - rara
malokcidenta - orienta
malokupita - libera
malortodoksa[1] - heterodoksa
malpermesi[1] - plonki, prohibi
malplena[1] - vaka, vakua
malpli[1] - men
malplus - minus
malpreciza[1] - svaga
malprofana[1] - sankta, sakrala
malprofunda - madala
malproksima[1] - dista, lontana, fora
malproduki - konsumi
malpublika - privata
malpura - sordida
malpurega[1] - dirta
malpuŝi - tiri
malriĉa - paŭpera
malsaĝa - stulta
malsama - diferenca
malsano[1] - morbo
malsaniĝo[1] - kaheksio
malsanulo - paciento
malsekura - danĝera, riska
malsomero - vintro
malsolida - likvida
malspeciala - ĝenerala
malsupra - infra
malsupren[1] - sob, suben
malsupreniri - descendi
malŝpari - disipi
maltrans[1] - cis
maltrinki - pisi / urini
malurba - kampara
malutili[1] - noci
malvarma - frida
malvarmeta[1] - friska
malvera - falsa
malvivanta - morta

Notu: Ofte uzataj estas ĉi-supraj dikliteraj vortoj ŝpareme.
Interese estas, ke la vorto "fridujo" estas vaste uzata en la ĉiutaga lingvaĵo, dum "frida" restas tre malmulte uzata ekster literaturaj tekstoj.

Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj kaj apliko al la polemiko pri la mal-vortoj redakti

Sten Johansson en sia eseo Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005][2] klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, precipe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj mal-vortoj, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus humida kontraŭ malseketa, stulta kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, kvereli kontraŭ malpaci, strikta kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus povra super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, leĝera super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, frida super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ olda super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti