... kun siaspeca spico!

(Alidirektita el ... Kun siaspeca spico!)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

... kun siaspeca spico! estas verko de Raymond Schwartz, kiu kolektas diversajn kontribuaĵojn aperintajn en gazetoj kiaj ekzemple Sennacieca Revuo. Granda parto el ili temas pri vortoludoj, seksaj humuraĵoj kaj ĝenerale humura rigardo al ĉiutagaĵoj aŭ eĉ al seriozaj aferoj, kiuj malserioziĝas laŭ lia vidpunkto (ridpunkto, laŭ unu el liaj multaj vortoludoj). Fakte pripensado pri vortoj estas unu el ĉefaj temoj de tiaj tekstoj.

...kun siaspeca spico!
...kun siaspeca spico!
...kun siaspeca spico!
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1971
Urbo La Laguna
Eldoninto J. Régulo Eldonisto
Paĝoj 215
vdr

Konataj eroj de la verko estas partoj Intime inter ni, pri esperantaj temoj, Duoncento da fraulinoj, absolute malserioza trakuro al la mondo per sama strofa skemo: Virino el Berlino ktp., kaj precipe Ridpunktoj, nome ĉiujara artikolo por Sennacieca Revuo ekde 1951 al 1970, do du jardekoj de meditado humura elirinte el gravaj eventoj de la jaro, parodio de la resumoj en gazetaro.

La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:

Citaĵo
 Estas vortoj, kies saĝo

daŭros dum jarcentoj mil,

kaj al kiuj plia aĝo

donos ankaŭ pli da bril'.[1] 

Referencoj redakti

  1. Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.

Eksteraj ligiloj redakti