Ŝtopvortoj estas tiaj vortoj aperantaj en parolo aŭ en skribita teksto, kiuj alportas nenian novan informon, kiuj estas semantike senutilaj (kvankam ili povas esti utilaj pragmatike, havi funkcion komunikadan). Estas pluraj specoj da tiaj vortoj:

Ŝtopvortoj retorikaj redakti

Tiaj ŝtopvortoj plej ofte aperas en parolado spontana, senprepara, improvizata. Per ili la parolanto ŝtopas eventualan paŭzon, kiu okazus pro hezito pri tio, kio ankoraŭ estas direnda, pri taŭga esprimmaniero, pri forgesita vorto ktp. Per la ŝtopvortoj la parolanto tenas la parolritmon kaj ne lasas aliajn konversaciantojn profiti paŭzon por transpreni la parolon.

Iuj homoj havas miskutimon senkonscie uzadi parolkliŝojn kvazaŭ interpunkcion, por iel strukturi sian parolon. Tamen ĝenerale la uzo de ŝtopvortoj impresas malbone, eĉ malagrable.

La homoj, por kiuj parola esprimo estas grava kaj la kapablo formuli ideojn sen preparo estas parto de ilia laboro kaj necesa kapablo, lernas eviti ŝtopvortojn, ĉar ties troa uzo aspektas neprofesia kaj povas impresi kiel necerteco, nedecidemo, nescio, klopodo eviti ion aŭ eĉ malhonesteco.

Jen estas ekzempla repliko el romano, kie nu aperas kiel ŝtopvorto:

 
 – Mia nomo estas Ĝim, Ĝim Juga, se vi volas ĉion scii, kaj mia problemo estas ke … nu … Mi neniam seksumis kontentige. 
— Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?

Kvankam tiu mekanismo multe dependas de la idiolekto kaj foje de dialekto aŭ regionaj kaj lokaj parolmanieroj, ĝenerale ĉiu lingvo havas proprajn ŝtopvortojn: en Esperanto "nu", "do", "eble" ktp., en la angla "you know", "man" ktp., en la hispana "o sea", "lo que es", "¿vale?", "¿no?" ktp.

Ŝtopvortoj versaj redakti

En verko poezia, ŝtopvorto estas vorto senutila por esprimi la sencon, aldonita nur por teni rimon aŭ ritmon. Ekz‑e en jenaj versoj el Sinjoro Tadeo la ŝtopvortoj estas kursivigitaj: ​

 
 Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia,
Ne akceptas invitojn al ĉasado ia; (v. 785) 
 
 «Jen do, finis Protazo, estis signo tia
Pri ŝia sort’; mi signon per okuloj vidis: …» (v. 355) 

PIV nomas tiajn ŝtopvortojn alĝustiga kejlo, paŭsante (samkiel la lingvo germana) la francan terminon Cheville; la metaforo estas nek trafa, nek internacia, kaj en la reala Esperanto tiusence pluroble pli ofte estas uzata la memklariga termino ŝtopvorto (ekzemplojn vd ĉe    ŝtopvorto² en ReVo ).

Ŝtopvortoj gramatikaj redakti

En la lingvoj kun rigida vortordo oni uzas sensignifajn ŝtopvortojn por marki la devigan (eĉ se sensignifan) frazmembron. Ĝi rolas simile al la cifero 0 en pozicia nombrosistemo: ĝi markas pozicion sen aldoni iom da propra valoro:

 
 Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵon. (Georgo Dandin, 3:2)
Il me semble que je mange des confitures. 
 
 Antaŭ la domo staras arbo. (FE, §8)
There is a tree in front of the house. 

Fakte, en la dua ekzemplo la gramatikilo There is faras el a tree predikativon kaj remaon, do ĝi ne estas senutila: sen aldoni ion al la semantiko, ĝi havas valoron pragmatikan (komunikadan).