Diwan (IFA: 'diwɑ̃n; ĝermo en la bretona) estas asocia kaj nereligia lernejaro kreita en 1977 en Bretonio cele de disponigi instruadon en la bretona lingvo.

Unu el la emblemoj de Diwan. «Ĝermo por la bretonlingvaj lernejoj».

Ĝia statuto estas privata, ĉar en la publikaj ŝtataj lernejoj de Bretonio, la franca estas nepre ununura lingvo, depost la komenco de la 20-a jarcento.

Ĝi nombris 3 076 studentojn en la rekomenco 2008, de infanĝardeno ĝis bakalaŭrekzameno.

Historio kaj statistikoj redakti

La unua lernejo Diwan ekestis en 1977 en Lambaol-Gwitalmeze (Lampaul-Ploudalmézeau) apud Brest, iniciate de Reun An Ostis,[1] muzikisto kaj eksbatalanto ĉe sindikato CGT (Confédération générale du travail - Konfederacio Ĝenerala de la Laboro) kaj politika partio UDB (Unvaniezh Demokratel Breizh - Unio Demokratia Bretonia), fronte al kvazaŭa tutneesto de la bretona en franca eduka sistemo. Li konvinkis «dekon da familioj», la komunuman konsilantaron kaj senatanon Alphonse Arzel[2] malfermi infanĝardenon tute bretonlingva, organizata laŭ la modelo de aliaj asociaj lernejaro de Eŭropo en minoritataj lingvoj: irlanda Gaelscoileanna, eŭska Ikastolak, okcitana Calendretas, kimra Ysgolion Meithrin, kataluna La Bressola, ktp… Tiu unua lernejo instaliĝis en publika lokalaro de malnova lernejo, fermita antaŭ kvin jaroj, kiun la komunumo akceptis ludoni en decembro 1976, «kondiĉe ke ĝi turnu en bretona centro de infaneteco». La unua promocio konsistas el nur kvin studentoj.[3][4]

La unua prezidanto de Diwan estas kantisto, muzikisto kaj librovendisto Gweltaz ar Fur, kiu plenumas tiun oficon ĝis 1980.

Reun an Ostis lin postvenis ĉe tiu posteno kaj restas prezidanto ĝis 1986.[1] Inter la unuaj anoj de l'asocio troviĝas André Lavanant, sekretario en 1980, kasisto en 1981-1982 kaj prezidanto de 1983 ĝis 1989 kaj de 1991 ĝis 1997.[5] Poste venas kiel prezidanto Andrew Lincoln, cetere ano de la franca socialista partio.[6]

Post malkonsento ene de Diwan pri la statuto (vidu sekcion «Ĉu publika aŭ asocia?»), Andrew Lincoln eksiĝas kaj estas mallonge anstataŭita de Michel Le Tallec.[7] Komence de 2004, nova estraro estas elektata: Anne Le Corre kaj Patrick Hervé iĝas kunprezidantoj, Joël Le Baron kasisto, François-Gaël Rios sekretario, Herlé Denez kaj Fanch Langoet vicprezidantoj.[8] Somere 2004, François Gaël Rios kaj Patrick Hervé fariĝas kunprezidantoj de Diwan.[9] En 2007 Patrick Hervé daŭre prezidas na Diwan.

Lernejaro redakti

Post tiu unua lernejo venas aliaj infanĝardenojn, unua elementa lernejo en 1980, unua kolegio en 1988 kaj unua liceo kreita en septembro 1994 en Ar Releg-Kerhuon (Relecq-Kerhuon), apud Brest, poste translokata al Karaez (Carhaix).

Septembre 1995, dua kolegio malfermas en Plijidi (Plésidy). Aliaj du sekvas en Kemper (Quimper) kaj Plañvour (Pleumeur), ĉi lasta poste translokiĝas al Gwened (Vannes).

Je la rekomenco 2002, Diwan nombras 33 lernejojn, 4 kolegiojn kaj 1 liceo, kaj dungas ĉirkaŭ 250 personojn, el kiuj 130 plentempe.

Septembre 2004, infanĝardeno estas malfermita en la 14-a arondismento de Parizo, instige de Claude Nadeau, muzikistino 29-jaraĝa, kiu sukcesis ricevi monhelpon de bretondevenaj entreprenistoj kiel Patrick Le Lay (eksprezidanto de TF1). Unuajare, la lernejo akceptas 15 lernantojn.[10]

Septembre 2010, la asocio nombras 37 infanĝardenoj kaj elementaj lernejoj:

La 6 kolegioj estas en Ar Releg-Kerhuon, Gwened, Gwiseni, Plijidi, Kemper kaj Sant-Ervlan kaj la liceo en Karaez-Plougêr.

Studentaro redakti

En 2001, en la kvin-departementa Bretonio, lernas en bretonlingva medio 7365 studentoj, kies 2609 en lernejaro Diwan, 2628 en publika instruejo kaj 2128 en privata katolika instruejo. El la 2609 studentoj registritaj en lernejaro Diwan, 1502 studas en Penn-ar-Bed, 427 en Aodoù-an-Arvor, 377 en Mor-Bihan, 206 en Liger-Atlantel kaj 97 en Il-ha-Gwilen.

Je la rekomenco 2002, la lernejaro Diwan akceptas 2780 studentojn, t.e. plimultiĝo je 6,5% kompare kun 2000. 641 lernantoj studas en dua grado, 2139 en unua grado.

Laŭ Diwan, dum la jaro 2003-2004 estas 2761 studentoj inklude 951 en skolioù mamm (infanĝardeno), 1082 en kantañ derez (elementa lernejo), 564 en skolajoù (kolegioj) kaj 164 en la ununura lise (liceo).[11]

Je la lerneja rekomenco 2006, la studentkiomo prezentata de Diwan, ĉiuj niveloj sumataj, estas je 2943.

Septembre 2007, ili nombras 2990, inkludante 40 pliajn lernantojn ĉe la liceo de Karaez, kompare kun la antaŭa jaro.[12]

Septembre 2008, la markostreko de 3000 studentoj estas superpaŝataj (precize 3076[13]). La pariza lernejo devis rifuzi enskribiĝoj pro manko de lokoj.[14]

Rezultoj redakti

Laŭ Diwan, la rezultoj de la lernantoj en lernejaro Diwan estas averaĝe supera ol la nacia meznombro. En 1992, 8 unuaj gimnazianoj trapasas gimnazian diplomon (brevet des collèges) kaj Diwan elmontras sukceson je 100%, kiel ĉe la unua grado de Cambridge (First Degree of Cambridge).[15] En 1997, el la 43 lernejanoj de la gimnazio Ar Releg-Kerhuon, la 17 kandidatoj al la brevet des collèges sukcese trapasas la diplomon, redaktinte la matematikan parton en la bretona kvankam tio ĉi ne estis permesata.[16] En 2008, el 56 liceanoj, la procento de sukcesintaj bakalaŭroj estis je 96%, kaj je 100% en literatura fako; tiu liceo estis do la 8-a plej sukcesa departemente (el 69 liceoj) kaj la 323-a plej sukcesa nacie (el 4647 liceoj). La sukcesa procento estis je 94% en 2003, je 93% en 2004 kaj je 96% en 2005 kaj 2006, je 99% en 2007 kaj je 98% en 2008.[17][18][19][20]

Statuto kaj buĝeto redakti

Ĉiun lernejon Diwan regas asocio, siavice superregata de la federacio. La lernejoj estas ĝis nun privataj fondaĵoj, kvankam ĝi povas profiti, sub iuj kondiĉoj, de ŝtatdevenaj monhelpoj. La 2007-a jara buĝeto de la federacio de lernejaro Diwan estis je 3 000 000 , laŭ prezidanto Patrick Hervé.[21]

La kielo kaj kiomo de ŝtatdevena financado al Diwan estas jenaj. Ĝi praktike prenas du formojn:

  • La ŝtato salajras parton de la dungitaro.
  • La regiona konsilio (aŭ aliaj ŝtatreprezentaj aŭtoritatoj) subvencias la fondaĵon.

La franca leĝo devigas ĉiun tian organizaĵon memfinanci dum kvin jaroj post la malfermo. Nur post tiu tempospaco, ĝi rajtas pri la ĉi supraj monhelpoj.

Estis interalie la kazo por la pariza lernejo, kreita en la rekomenco 2004. Ĝian pluvivon kompromitis en la rekomenco 2006 la ludonanto kiu malakceptis daŭrigi la aranĝon. La pariza urbodomo akceptis ludoni lokalon al la lernejo.[22] Fronte al la alŝutiĝo de studentaj enskribiĝoj, la lokaloj fariĝis tro malvastaj kaj la lernejo devis limigi akceptojn al 27 lernantoj por la jaro 2007-2008. Vizitinte la lernejon en februaro 2007, la pariza urbestro promesis trovi novan ejon pli vastan ĉirkaŭ Montparnasse je septembro 2008.[23]

Ankaŭ foje la komunumo mem decidas favordoni monhelpon al edukejo Diwan staranta sur ĝia teritorio. Tiaj subvencioj aldoniĝas al eventuala ŝtatdevena monhelpo kaj leĝe ne povas superi 10% de la fondaĵa buĝeto.

La plej granda parto de la buĝeto de le lernejoj Diwan do devenas de donacoj, ĉu senpere al la lernejo mem, ĉu pere de la centra federacio, kiu klopodas kolekti donacojn kaj redisdonas ilin al ĉiu lernejo. Ekzemple, la Mor-Bihan-an gimnazion de Gwened financas bankaj kontoj de privatuloj per monata aŭtomata ĝiro, nome 4 000 monate..[24]

Multnombraj famuloj klamis sian subtenon al Diwan, interalie la paleontologiisto Yves Coppens, la navigistoj Eugène Riguidel, Florence ArthaudPhilippe Poupon, la kantisto Alan Stivell,[25] la politikisto kaj eks-membro de Eŭropa Parlamento Christian Cabrol[26]

Diwan-aj okazaĵoj redakti

Grava monfonto ankaŭ devenas de kunvenoj por amuzaj aŭ sportaj okazaĵoj, organizataj de subtenantaj komitatoj, dum kiuj gepatroj kaj parencoj de la studentoj estas invitataj partopreni kaj kontribui. Kelkaj el ili, kiel la Tro Menez Are (rondiro ĉirkaŭ Menez Are) aŭ Randorade allogas ĉiujare milojn da partoprenantoj. Ekzemple, en 2008, okaze de la 30-jariĝo de Diwan organiziĝis koncertoj, ekspozicioj, festoù-noz (bretonaj tradiciaj noktofestoj), ludoj kiel la unua nacia konkurso de skrablostafetkurado tra Bretonio de Naoned ĝis Karaez tra Brest de 600 km nokttage.[27]

Strebado al publika statuto redakti

La lernejaro Diwan estas privataj lernejoj kaj funkcias dank'al subvencioj de lokaj kolektivumoj kaj subteno de donacantoj.

En 1972, la komuna programo subskribita de socialista partio, komunisma partio kaj radikalaj maldekstruloj sciigas ke «ĉiuj sektoroj de instruadkomenco kaj grava parto de instruaddaŭrigo estas kunigotaj en ununura laika publika servo dependanta de la Ministrejo pri Nacia Eduko[28]»

Same, dum la prezidentaj balotoj de 1981, la estonta prezidento François Mitterrand proponas starigadon de «unigata kaj laika granda publika servo de la Nacia Edukado». Tiu ĉi estus «destinata akcepti ĉiajn instituciojn kaj ĉiujn dungitarojn» kaj do estus devonta asimili la lernejaron Diwan en la publika edukado. Tamen, tiu projekto Savary «traktante pri la rilatoj inter ŝtato, komunumoj, departementoj, regionoj kaj privataj edukejoj» ne finkondukis kaj estis abandonata en 1984. Tamen, depost 1983 l'asocio ricevas ŝtatdevenajn subvenciojn.[29]

En 1986, Diwan kaj Ministrejo pri Nacia Edukado subskribas planon por asimili 31 instruistojn al la publika sektoro, sed tiu decido estas nuligata la sekvantan jaron. Poste, en 1988, 1990 kaj 1993, kelkaj instruistoj estas asimilitaj.

La 28-an de majo 2001, la ministro pri nacia edukado Jack Lang kaj la prezidanto de Diwan Andrew Lincoln subskribas en Roazhon protokolon por transigi la lernejaron Diwan sub publika statuto, malgraŭ la kontraŭstaro de la Supera Konsilio pri Nacia Edukado (post voĉdono de la konsilianoj: 0 por, 32 kontraŭ, 8 sindetenoj, 1 nepartopreno). Tiun interkonsenton kontestis instruistaj sindikatoj, kiuj postulis ke la ŝtata konsilio findecidu. Tiu ĉi malakceptas ke Diwan publikiĝu [30] ĉar la «mergada metodo» kontraŭas la legalajn kaj konstituciajn dispoziciojn, laŭ la artikoloj L121-3 kaj L312-10 de la eduka kodo,[31] laŭ la unua artikolo de la leĝo de la 4-a de aŭgusto 1994[32] kaj laŭ la dua artikolo de la franca konstitucio, modifita okaze de la traktato de Maastricht: «la respublika lingvo estas la franca». Kvankam la tiutempa Ministro pri Justico promesis ke neniam tiu leĝo estas uzota kontraŭ la regionaj lingvoj.

Tiu verdikto malpermesas asimiladon de Diwan en publika instruado, se Diwan persistas elfari mergadan instruadon en la bretona.

Male, ĝi ne malpermesas instruadon egaltempe dulingvan, nome: necesas «rigora difino de la hortabelo inter la franca kaj la instruata regiona lingvo por certigi ke parto de la instruado por malsamaj fakoj estas efektive franclingva[33]

Ĉu publika aŭ asocia? redakti

Eĉ ene de Diwan, ekzistas malkonsento inter la defendantoj de l' publikiĝo de Diwan kiel Andrew Lincoln, prezidanto de 1997 al 2003, kaj tiuj kiuj deziras daŭrigi asocian statuton. La konflikto igas la demision de la tuta administra konsilio de Diwan okaze de eksterordinara ĝenerala asembleo en Gwerliskin (Guerlesquin), dum kiu la politiko de Andrew Lincoln estis vigle kontestita.

Michel Le Tallec, 62-jaraĝa ĵurnalisto, ekskasisto de l' asocio kaj instiganto de la kolektivo «kunligi Diwan», kontraŭante la planojn de la antaŭa estraro estas elektata la 1-an de decembro kiel prezidanto fare de la asocia buroo. Li rapide verkas tekston la 21-an de decembro, en kiu li disvolvigas interan solvon. Fronte al la buĝetaj malfacilaĵoj de l'asocio, li opinias ke la financa sistemo de Diwan («trione devenas de lokaj kolektivumoj (regiona konsilio, departemento, komunumo), trione de donacoj kaj trione de manifestadoj organizataj de la gepatroj de la lernejanoj») laciĝas kaj pro tio «Diwan devas eliĝi el tutasocia kadro, por eniĝi en duonpublika kadro», kondiĉe ke la financistoj, kiuj integriĝos al la asocia administra konsilio, aprobas ĝian pedagogian ĉarton.[34]

Lingva mergado redakti

Diwan estas hodiaŭ la ununura lernejaro kiu mergas la studenton en bretonlingva medio. Ĝi celas tiel efektivigi lernadon en la bretona kiel ĉiutaga kaj spontanea komunikilo ene de la lernejo, dum ekster la lernejo kaj en la familio, la studentoj kiel la instruistoj verŝajne parolas la francan. Tiu decido praktiki «alilingvan mergadon» estas la ĉefa motivo de malfavoremo fare de la franca registaro. Tiun metodon ankaŭ trafis mallaŭdoj fare de kelkaj famuloj.

Praktike, la bretona estas la ununura lingvo de Diwan en la infanĝardeno kaj komence de elementa grado. Ekde tiam, la franca estas grade enigita en la kursoj, eĉ se plejparto restos bretonlingva. Dum gimnazio kaj liceo, la franca estas uzata en triono de la kursoj, kaj la angla ankaŭ estas uzata en kursoj de natura scienco, por konformigi kun eŭropaj lernejoj.

La lingva mergado estis metodo uzata, inter aliaj, de la franca nacia eduka sistemo dum la tria respubliko por lernigi la francan al infanoj kies gepatra lingvo estis la bretona, la okcitana, la eŭska aŭ aliaj, ĉar la franca estas daŭre larĝe nescipovata de plejparto de francoj ĝis la 19-a jarcento. Ĝi estis fakte minoritata lingvo, kiun la nacia edukado decidis uzi por unuigi la landon malavantaĝe al ĉiaj aliaj lingvoj. La lingva mergado en la franca estis ankaŭ uzita en franca kolonia imperio.

Kritikoj redakti

La kontraŭantoj al Diwan ankaŭ ĝenerale kontraŭas instruadon de la bretona lingvo, kaj pli ĝenerale dulingvismon, ĉu ĉar oni supozas ligojn inter Diwan kaj bretona naciismo kaj sendependismo, ĉu ĉar oni defendas la principon « Unu lingvo, unu popolo, unu nacio, unu ŝtato» kaj la francian edukan sistemon, prefere publikan, uzanta ununuran lingvon: la francan.

Inter la plej akraj kritikoj elstaras tiuj de Jean-Luc Mélenchon, maldekstra politikisto kaj, tempe de la jena deklaro, ankaŭ Ministro deligata pri Profesia Instruado (ministre délégué à l'enseignement professionnel).

 
 Decidi ke oni organizu la tutan lernotempon de infano en lingvo kiu ne estas tiu, kiun parolas ĉiuj loĝantoj de la lando, aperigas psikologian dimension kiu timigas min. Mi plie samrangigus tion kiel sekta praktiko ol kiel eduka praktiko 
— Jean-Luc Mélenchon, [35]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 [ france Profilo de Reun An Ostis ĉe la blogo de Christophe Pluchon. Arkivita el la originalo je 2014-04-28. Alirita 2008-11-18. france Profilo de Reun An Ostis ĉe la blogo de Christophe Pluchon]
  2. france Profilo de Alphonse Arzel ĉe la retejo de la Franca Senato
  3. france« Histoire chronologique du mouvement d'affirmation de l'Identité bretonne (1788-2002) (« Emsav » en la bretona) Paĝo 8 » ĉe la retejo Domo de l'Historio de Bretonio
  4. [ france Laŭ Jean Guéguéniat, adjunkto de l'urbestro de Brest. Arkivita el la originalo je 2007-08-24. Alirita 2008-11-18. france Laŭ Jean Guéguéniat, adjunkto de l'urbestro de Brest]
  5. [ france Biografio de la «Membroj de l'Ermeno» ĉe la retejo de Kultura Instituto de Bretonio. Arkivita el la originalo je 2008-10-10. Alirita 2008-11-18. france Biografio de la «Membroj de l'Ermeno» ĉe la retejo de Kultura Instituto de Bretonio]
  6. [rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo] france Laŭ la retejo de la Socialista Partio de Finistere (Penn-ar-Bed)[rompita ligilo]
  7. [ france artikolo pri Michel Le Tallec ĉe retejo pri la Partio de federaciistoj. Arkivita el la originalo je 2007-10-17. Alirita 2008-11-28. france artikolo pri Michel Le Tallec ĉe retejo pri la Partio de federaciistoj]
  8. angle «an introduction to Diwan» (enkonduko pri Diwan) ĉe la retejo Breizh.net
  9. france Nova estraro en Diwan
  10. Vidu la gazetara kribrado ĉe la retejo de Diwan Parizo
  11. bretone Plena listo laŭ lernejoj kaj klasoj ĉe la retejo Diwan
  12. france Artikolo de gazeto Le Télégramme de Brest ĉe ties retejo
  13. «Le cap des 3000 élèves est franchi» Gazeto Le Télégramme de Brest 6-a de septembro 2008 p. 9; Gazeto Ouest-France «Diwan: plus de 3000 élèves» 6-7-a de septembro 2008
  14. france Retejo de la Bretongazetara Agentejo, artikolo pri la pariza lernejo
  15. france gazeto Ouest-France, eldono 16-a de julio 1992
  16. france artikoloj en gazeto Ouest-France, eldonoj 5-a de julio, 6-a de julio, 8-a de julio 1997
  17. france Rezultoj de bakalaŭrekzameno de departemento Finistère (Penn-ar-Bed) ĉe retejo «L'Internaute»
  18. france Rezultoj de bakalaŭrekzameno de la liceo Diwan por jaroj 2003-2007 ĉe retejo «L'Internaute»
  19. [ france Detalaj statistikoj de bakalaŭrekzameno de la liceo Diwan ĉe registara retejo. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2008-11-28. france Detalaj statistikoj de bakalaŭrekzameno de la liceo Diwan ĉe registara retejo]
  20. [rompita ligilo] Statistikoj pri la liceo laŭ gazeto L'express
  21. Laŭ artikolo de Yves Pouchard pri «Les écoles en breton fêtent leurs 30 ans» (la bretonlingvaj lernejoj festas sian tridek-jariĝon), en franca gazeto Aujourd'hui en France, p. 10, eldono de sabato la 3-a de majo 2008
  22. france Raporto pri peripetioj de somero 2006 ĉe le retejo de Diwan Parizo
  23. france Komunikaĵo de Diwan Parizo fare de Claude Nadeau la 3-an de septembro 2007
  24. france artikolo de gazeto Ouest-France, eldono 30-a de septembro 2002 trovebla ĉe retejo Diwan
  25. Gazeto «Bretons», eldono marto 2007, pĝ 6.
  26. bretone Laŭ «Kannadig Diwan», eldono junio-julio 1991. Ĉe paĝo 28 aperas leteron de Cabrol al la Diwan-a prezidanto la 27-an de majo 1991 en kiu Cabrol bedaŭras ne povi partopreni en manifesto organizota en Kemper la 22-an de junio 1991: «Je suis sûr que cette manifestation servira la cause du Breton, langue que, comme vous savez, j'apprends et que je m'efforce de pratiquer chaque fois que possible car elle représente une valeur culturelle qu'il ne faut pas laisser disparaître» (Mi certas ke tiu manifestado defendos la kaŭzon de la bretona, lingvo kiun, kiel vi scias, mi lernas kaj mi strebas praktiki kiel eble plej ĉar ĝi simbolas kulturan valoron ne malaperinda)
  27. bretone Laŭ retejo Ar Redadeg
  28. Tradukita el la franca: tous les secteurs de l'enseignement initial et une partie importante de l'éducation permanente seront réunis dans un service public unique et laïque dépendant du ministère de l'Éducation nationale
  29. [ france Retejo de franca senato. Ĉapitro 3 de la projekto pri financleĝo.. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2008-11-25. france Retejo de franca senato. Ĉapitro 3 de la projekto pri financleĝo.]
  30. [1] france Laŭ la Ŝtata Konsilio
  31. [2] france Teksto de la Eduka Kodo ĉe registara retejo
  32. [3] Arkivigite je 2008-12-21 per la retarkivo Wayback Machine france Teksto de la leĝo de la 4-a de aŭgusto 1994
  33. [4] Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine france Retejo de franca senato. Tradukata el la franca une définition rigoureuse des horaires entre le français et la langue régionale enseignée afin que l'on s'assure qu'une partie des enseignements des différentes disciplines se fait effectivement en français
  34. france artikolo de Michel Le Tallec: «Diwan est l'affaire de tous les bretons» (Diwan koncernas ĉiujn bretonojn) verkita la 21-an de decembro 2003
  35. Diwan, une école contraire à l'idéal laïque artikolo en franca nacia gazeto Libération la 4-an de decembro 2001 : Décider qu’on va organiser toute la scolarité d’un enfant dans une langue qui n’est pas celle que parlent tous les les habitants du pays révèle une dimension psychologique qui m’effraie. J’assimilerais cela davantage à une pratique sectaire qu’à une pratique éducative…

Eksteraj ligiloj redakti