Côtes-d'Armor

franca departemento
(Alidirektita el Aodoù-an-Arvor)

Côtes-d’Armor [kot daʁmɔʁ] (bretone Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) en la regiono Bretonio (franca regiono). Ĝi estas 6 878 km2 granda kaj havis 597 085 loĝantojn en la jaro 2013[1]. Ĝi enhavas 356 komunumojn.

Côtes-d'Armor
Insigno de Côtes-d'Armor
Situo de Côtes-d'Armor
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Numero 22
Prefektejo Saint-Brieuc
Subprefektejoj Dinan
Guingamp
Lannion
Statistikaĵoj
Loĝantaro 605 917 (2021)
Areo 6 878 km²
Loĝdenso 88 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumaroj 38
Komunumoj 356
vdr

La departemento antaŭe nomiĝis Côtes-du-Nord (“Nordaj marbordoj”). La nova nomo, elektita en 1990, devenas de la bretona lingvo kaj signifas “marbordoj de la lando ĉe la maro” (Vd la artikolon Armoriko).

Plej grandaj urboj redakti

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:


Kulturo redakti

Lingvoj redakti

Oni ĉie parolas la francan lingvon, sed estas parolataj ankaŭ regionaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo).

Esperanto redakti

En eta vilaĝo nomata Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio: la Internaciaj Renkontoj de Pluezek.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti