Pluezek

komunumo en Bretonio
(Alidirektita el Plouézec)

Pluezek (france Plouézec, bretone Ploueg-ar-Mor) estas komunumo kaj vilaĝo en nord-okcidenta Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2020 en la komunumo vivis 3 126 loĝantoj.

Plouézec / Ploueg-ar-Mor
komunumo
Rathaus von Plouézec.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d’Armor.svg Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22214 [+]
Poŝtkodo 22470 [+]
Demografio
Loĝantaro 3 126  (2020) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 45′ N, 2° 59′ U (mapo)48.748333333333-2.985Koordinatoj: 48° 45′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Areo 27,87 km² (2 787 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Plouézec / Ploueg-ar-Mor
Situo de Plouézec / Ploueg-ar-Mor

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Plouézec [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La vilaĝo situas sur ebenaĵo proksimume 100 metrojn super la marnivelo. Estas deklivaj klifoj kovritaj de arbustoj kaj diversaj plantoj (genisto, eriko, ulekso), kaj plaĝojn. Ĝia marbordo mezuras 17 kilometrojn.

La vilaĝo ricevis honoran mencion, kies nomo estas "verda stelo", pro la fakto, ke esperantistoj loĝas tie.

Ekde 1997 okazadas aŭguste ĉiun jaron Internaciaj Renkontiĝoj de Pluezek, kiuj arigas inter 100 kaj 150 homojn, kiuj deziras lerni Esperanton.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

 
marborda impreso

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


 
la ventmuelejo Craca
 
jaĥthaveno Lazo