Komunumo (Francio)
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉiuj komunumoj de Francio. Por listo limigita al la plej gravaj urboj, bonvolu konsulti: Listo de urboj de Francio. |
Komunumo (franclingve commune) estas la plej malvasta administra subdivido de la franca teritorio. La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj de urbo aŭ vilaĝo, kaj la areo aŭ la loĝantaro estas tre variaj: la plej multhoma komunumo, Parizo, enhavas du milionojn da loĝantoj, kaj kelkfoje neniu loĝas en la plej malgrandaj.
La 1-an de januaro 2016, ekzistis 35 945 komunumoj en Francio, inkluzive de 214 transmare. Ili kovras la tutan francan teritorion, escepte de Valiso kaj Futuno kaj kelkaj senhomaj landoj (ekzemple Klipertono, Kergelenoj…).
Malgraŭ multaj malsimilecoj, ĉiuj komunumoj posedas la saman administran strukturon kaj la samajn instancojn. Komunumo estas administrata de municipa konsilio, kies membroj estas balotitaj per universala voĉdono por ses jaroj. La municipa konsilio sekve balotas la urbestron, kiu devas interalie plenumi la decidojn de la konsilio.
La tri plej grandaj komunumoj (Parizo, Liono kaj Marsejlo) estas plie subdividitaj en komunumaj arondismentoj, kiuj havas siajn proprajn malpli potencajn urbestrojn.
Statistiko
redaktiKvanto da komunumoj
redaktiLa 1-an de januaro 2016 estis 35 945 komunumoj en eŭropa Francio, 129 en la transmaraj departementoj[1], 52 en Transmaraj kolektivoj kaj 33 en Nov-Kaledonio[2].
La nombro da komunumoj tre dependas de la departementoj: estas 895 en Pas-de-Calais, sed nur unu en Parizo. Ĝenerale, transmaraj teritorioj havas multe pli vastajn komunumojn.
La kvanto da komunumoj evoluas, ĉar ĉiujare, kelkaj komunumoj disiĝas aŭ kuniĝas.
Loĝantaro
redaktiLa loĝantaro de komunumoj tre varias: komunumo povas esti granda urbo aŭ dezerta vilaĝeto. Parizo, kun 2 243 833 loĝantoj, estas la plej loĝata, sed Rochefourchat havas nur unu loĝanton[3]. Ekzistas eĉ komunumoj sen loĝantoj: Beaumont-en-Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux kaj Louvemont-Côte-du-Poivre. Ili estas “vilaĝoj mortintaj por Francio”, detruitaj okaze de la batalo apud Verdun en 1916 kaj neniam rekonstruitaj.
En eŭropa Francio, la averaĝa loĝantaro de komunumoj estas 1 716,3 kaj la mediana estas 427. Ekzistas multegaj malgrandaj komunumoj: 27 021 havas malpli ol 1 000 loĝantojn (do preskaŭ tri kvaronoj el ĉiuj komunumoj enhavas apenaŭ 15 % de la tutlanda loĝantaro), dum nur 114 havas pli ol 50 000[4]. La plej densa komunumo estas Levallois-Perret: 26 661 loĝ./km2.
Plej loĝataj komunumoj
redaktiEn 2010, la 30 plej loĝataj komunumoj en Francio estas jenaj[4].
Komunumo | Loĝantaro | Komunumo | Loĝantaro | ||
---|---|---|---|---|---|
1 | Parizo | 2 243 833 | 16 | Grenoblo | 155 637 |
2 | Marsejlo | 850 726 | 17 | Dijon | 151 212 |
3 | Liono | 484 344 | 18 | Angers | 147 571 |
4 | Tuluzo | 441 802 | 19 | Villeurbanne | 145 150 |
5 | Nico | 343 304 | 20 | Saint-Denis | 145 022 |
6 | Nanto | 284 970 | 21 | Le Mans | 142 626 |
7 | Strasburgo | 271 782 | 22 | Nimo | 142 205 |
8 | Montpellier | 257 351 | 23 | Aix-en-Provence | 141 438 |
9 | Bordeaux | 239 157 | 24 | Brest | 141 303 |
10 | Lille | 227 560 | 25 | Clermont-Ferrand | 139 860 |
11 | Rennes | 207 178 | 26 | Limoĝo | 139 150 |
12 | Reims | 179 992 | 27 | Tours | 134 817 |
13 | Havro | 175 497 | 28 | Amiens | 133 448 |
14 | Sankta-Stefano | 171 260 | 29 | Metz | 120 738 |
15 | Toulon | 164 532 | 30 | Perpinjano | 117 419 |
Areo
redaktiKomunumoj estas sufiĉe malgrandaj: la averaĝa areo de komunumoj (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn) estas 14,86 km2 kaj la mediana estas 10,73 km2. Ekzistas tamen varieco inter komunumoj: la plej malgranda estas Castelmoron-d'Albret (0,04 km2) kaj la plej vastaj estas Arles (758,93 km2) kaj Saintes-Maries-de-la-Mer (374,61 km2). Entute, 128 komunumoj estas pli vastaj ol 100 km2, dum 5 666 estas malpli grandaj ol 5 km2[5].
Se oni konsideras transmarajn teritoriojn (en kiuj komunumoj estas ĝenerale pli grandaj), la plej granda komunumo estas Maripasoula (18 360 km2), en Franca Gujano.
Listoj laŭ departementoj
redakti# | Listo de komunumoj | Nombro de komunumoj | |
---|---|---|---|
971 | Gvadelupo | Komunumoj de Gvadelupo | 32 |
972 | Martiniko | Komunumoj de Martiniko | 34 |
973 | Franca Gujano | Komunumoj de Franca Gujano | 22 |
974 | Reunio | Komunumoj de Reunio | 24 |
976 | Majoto | Komunumoj de Majoto | 17 |
# | Listo de komunumoj | Nombro de komunumoj | |
---|---|---|---|
987 | Franca Polinezio | Komunumoj de Franca Polinezio | 48 |
975 | Sankta-Piero kaj Mikelono | Komunumoj de Sankta-Piero kaj Mikelono | 2 |
988 | Nov-Kaledonio | Komunumoj de Nov-Kaledonio | 33 |
Diversaj informoj
redaktiGeografie ekstremaj komunumoj
redakti- La plej altaj komunumoj estas Chamonix-Mont-Blanc kaj Saint-Gervais-les-Bains (ambaŭ en Haute-Savoie): ilia plej alta punkto, 4 807 m, estas la pinto de la Blanka Monto.
- La plej norda komunumo estas Bray-Dunes (Nord).
- La plej suda komunumo estas:
- en kontinenta teritorio: Lamanère (Pyrénées-Orientales),
- en eŭropa Francio: Bonifacio (Corse-du-Sud),
- ĉie: Rapa (Franca Polinezio).
- La plej okcidenta komunumo estas:
- en kontinenta teritorio: Plouarzel (Finistère),
- en eŭropa Francio: Ouessant (Finistère),
- ĉie: Rimatara (Franca Polinezio).
- La plej orienta komunumo estas:
- en kontinenta teritorio: Lauterbourg (Bas-Rhin),
- en eŭropa Francio: Aléria (Haute-Corse),
- ĉie: Maré (Nov-Kaledonio).
Nomo
redaktiLa komunumoj kun la plej longaj nomoj estas Saint-Remy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson (Marne, 45 simboloj), Saint-Germain-de-Tallevende-la-Lande-Vaumont (Calvados, 44 simboloj) kaj Beaujeu-Saint-Vallier-Pierrejux-et-Quitteur (Haute-Saône, 43 simboloj), kaj ĉiuj havas 38 literojn. La plej longaj unuvortaj nomoj estas Niederschaeffolsheim kaj Mittelschaeffolsheim kun 20 literoj (ambaŭ estas en Bas-Rhin).
La franca komunumo kun la plej mallonga nomo estas Y (Somme). 15 komunumoj havas duliteran nomon (Ay , Bû, By, Eu, Fa, Gy, Oô, Oz, Py, Ri, Ry, Sy, Ur, Us kaj Uz).
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Insee. COG - Documentation (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
- ↑ Insee. Codes des collectivités d’outre-mer (COM) (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
- ↑ Insee. Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d’outre-mer (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
- ↑ 4,0 4,1 Datumoj kalkulitaj laŭ la loĝantaro de 2010 (oficiala por 2013) : Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d'outre-mer (france). Insee. Alirita 9-an de aprilo 2013 .
- ↑ Datumoj kalkulitaj laŭ Répertoire Géographique des Communes (france). IGN (2012). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 8-an de aprilo 2013 .