Vortoj por grandegaj nombroj

Vortoj por grandegaj nombroj redakti

Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn por krei vortojn por grandegaj nombroj. En la eŭropaj lingvoj kaj kelkaj de ili influitaj lingvoj ekzistas du sistemoj por krei tiajn vortojn, nomataj longa skalo kaj mallonga skalo. La vortoj kreitaj per la du sistemoj povas esti tute samaspektaj sed esprimi tute aliajn nombrojn, kio foje kreas konfuzon. Ekzemple la vorto "billion" esprimas 109 (mil milionoj) en la mallonga skalo kaj 1012 (milionoj da milionoj) en la longa skalo.

En la angla lingvo tradicie oni uzis la longan skalon en Britujo kaj la mallongan en Usono. Sed fine de la 20-a jarcento oni komencis ankaŭ en Britujo uzi la mallongan skalon, unue en financaj kuntekstoj kaj nun pli kaj pli en aliaj kuntekstoj.

Ankaŭ en Esperanto tradicie estis uzataj ambaŭ sistemoj, kio kompreneble kaŭzis malklarecon. Pro tio estis proponita nova sistemo, kiu uzas kunmetaĵojn de la Esperantaj nombrovortoj kun la sufiksoj -iliono kaj -iliardo anstataŭ la tradiciajn latinecajn vortojn, kaj kiu estas interpretebla nur laŭ la longa skalo. Ĉi tiun sistemon intertempe rekomendas PIV. Unu X-iliono estas 1×106X, do 1 kun 6X nuloj, dum unu X-iliardo estas 1×10(6X+3), do 1 kun 6X+3 nuloj. Ekzemple "ni studis 11.230.456.078.009 stelojn" paroleblas kiel "ni studas dek unu duilionojn ducent tridek miliardojn kvarcent kvindek ses milionojn sepdek ok mil naŭ da steloj."

En sciencaj kuntekstoj oni kutime ne uzas tiajn apartajn vortojn por tre grandaj nombroj, sed anstataŭe indikas la grandajn nombrojn per potencoj de dek: 10X plene skribiĝus kiel 1 kun "X" nuloj malantaŭe. Ekzemple 106 egalas 1.000.000.

Historio redakti

Por indiki la grandajn nombrojn en 14-a jarcento en Italio estis enkondukita termino miliono (10002). En la 15-a kaj 16-a jarcentoj ĝi disvastiĝis en aliaj eŭropaj landoj. En la jaro 1484 oni enkondukis la vorton biliono kaj aliajn terminojn por konvenaj potencoj de miliono (vidu la kolumnon "Angla-germana" malsupre).

De la 17-a jarcento en Francio oni komencis dispartigi nombrojn laŭ triciferaj periodoj. Ĉe tio, biliono anstataŭ la signifo 1012, akceptis novan signifon - 109, triliono fariĝis 1012, kvadriliono - 1015 ktp. Tamen la antaŭaj signifoj restis en Britio, Germanio kaj kelkaj aliaj landoj.

Por formi nomojn de grandnombroj la lingvo Esperanto uzas sufiksojn: -ilion - por potencoj de miliono kaj -iliard - por milo da -ilionoj. La suba tabelo komparas la du skalojn kun la scienca nombrosistemo. Ĉe la longa skalo estas skribitaj nur la nun rekomendataj Esperantaj formoj, kvankam la Esperantigitaj latinecaj formoj ankaŭ estas uzataj laŭ la longa skalo, ne nur laŭ la mallonga skalo.

Nombro Nombrovorto laŭ
"Mallonga" Skalo
Nombrovorto laŭ
"Longa" Skalo
Preferinda nombrovorto en Esperanto
106 Miliono Miliono Miliono
109 Biliono Miliardo Miliardo
1012 Triliono Biliono Duiliono
1015 Kvadriliono Biliardo Duiliardo
1018 Kvintiliono Triliono Triiliono
1021 Sekstiliono Triliardo Triiliardo
1024 Septiliono Kvadriliono Kvariliono
1027 Oktiliono Kvadriliardo Kvariliardo
1030 Noniliono Kvintiliono Kviniliono
1033 Deciliono Kvintiliardo Kviniliardo
1036 Undeciliono Sekstiliono Sesiliono
1039 Duodeciliono Sekstiliardo Sesiliardo
1042 Tredeciliono Septiliono Sepiliono
1045 Kvatuordeciliono Septiliardo Sepiliardo
1048 Kvindeciliono Oktiliono Okiliono
1051 Seksdeciliono Oktiliardo Okiliardo
1054 Septendeciliono Noniliono Naŭiliono
1057 Oktodeciliono Noniliardo Naŭiliardo
1060 Novemdeciliono Deciliono Dekiliono
1063 Vigintiliono Deciliardo Dekiliardo
1066 Unvigintiliono Undeciliono Dekunuiliono, Dek alt sesdek ses
1069 Duovigintiliono Undeciliardo Dekunuiliardo, Dek alt sesdek naŭ

Vidu ankaŭ redakti

Prefiksoj SI
10n Prefikso Signo Longa skalo
(*malpreferinda nomo)
Mallonga skalo
(malpreferinda)
Oblo Deveno Ekzemplo
1030 kveta Q kviniliono
(*kvintiliono)
noniliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 latine decem – “dek” Qg – kvetagramo (kviniliono da gramoj)
1027 rona R kvariliardo
(*kvadriliardo)
oktiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ἐννέα – “naŭ” RB – ronabajto (kvariliardo da bajtoj)
1024 jota Y kvariliono
(*kvadriliono)
septiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ὀκτώ – “ok” YT – jotateslo (kvariliono da tesloj)
1021 zeta Z triiliardo
(*triliardo)
sekstiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 france sept – “sep” ZWb – zetavebero (mil triilionoj da veberoj)
1018 eksa E triiliono
(*triliono)
kvintiliono 1 000 000 000 000 000 000 greke ἕξ – “ses” EJ – eksaĵulo (triiliono da ĵuloj)
1015 peta P duiliardo
(*biliardo)
kvadriliono 1 000 000 000 000 000 greke πέντε – “kvin” PV – petavolto (mil duilionoj da voltoj)
1012 tera T duiliono
(*biliono)
triliono 1 000 000 000 000 greke τέρας – “monstro” Tl – teralitro (duiliono da litroj)
109 giga G miliardo biliono 1 000 000 000 greke γίγας – “grandega” GW – gigavato (miliardo da vatoj)
106 mega M miliono miliono 1 000 000 greke μέγας – “granda” MHz – megaherco (miliono da hercoj)
103 kilo k mil mil 1 000 greke χίλιοι – “mil” kB – kilobajto (mil bajtoj)
102 hekto h cent cent 100 greke έκατόν – “cent” hPa – hektopaskalo (cent paskaloj)
101 deka da dek dek 10 greke δέκα – “dek” dalm – dekalumeno (dek lumenoj)
10−1 deci d dekono - 0,1 latine decimus – “deka” dB – decibelo (dekona belo)
10−2 centi c centono - 0,01 latine centum – “cent” cm – centimetro (centona metro)
10−3 mili m milono - 0,001 latine mille – “mil” mA – miliampero (milona ampero)
10−6 mikro µ milionono - 0,000 001 greke μικρός – “malgranda” μmol – mikromolo (milion-ona molo)
10−9 nano n miliardono - 0,000 000 001 greke νανος – “nano” nH – nanohenro (miliard-ona henro)
10−12 piko p duilionono
(*bilionono)
- 0,000 000 000 001 itale piccolo – “malgranda” pF – pikofarado (duilion-ona farado)
10−15 femto f duiliardono
(*biliardono)
- 0,000 000 000 000 001 dane femten – “dek kvin” fcd – femtokandelo (mil-duilion-ona kandelo)
10−18 ato a triilionono
(*trilionono)
- 0,000 000 000 000 000 001 dane atten – “dek ok” as – atosekundo (triilion-ona sekundo)
10−21 zepto z triiliardono
(*triliardono)
- 0,000 000 000 000 000 000 001 france sept – “sep” zC – zeptokulombo (mil-triilion-ona kulombo)
10−24 jokto y kvarilionono
(*kvadrilionono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 001 greke ὀκτώ – “ok” yg – joktogramo (kvarilion-ona gramo)
10−27 ronto r kvariliardono
(*kvadriliardono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 000 001 greke ἐννέα – “naŭ” rg – rontogramo (mil-kvarilion-ona gramo)
10−30 kvekto q kvinilionono
(*kvintilionono)
- 0,000 000 000 000 000 000 000 000 000 001 latine decem – “dek” qg – kvektogramo (kvinilion-ona gramo)


Eksteraj ligiloj redakti