Vato (mezurunuo)

internacia mezurunuo de povo
Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de povumo "watt" kun simbolo "W". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Vato.

Vatovatto, alilingve ofte ankaŭ kiel Watt (simbolo W) estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la mezurunuo de povumo, tio estas la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Unu vato egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s); per bazaj unuoj, tio estas 1 kg·m2·s−3; per elektraj mezurunuoj, tio estas 1 volt-ampero (1 V·A).

La mezurunuo vato estis oficiale agnoskita dum la Dua Kongreso de la Brita Asocio por Scienco en 1889. La 11-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj, okazinta en 1960, inkluzivis ĝin en la tiam kreatan Sistemon Internacian de Unuoj.

Historio de vato redakti

La nomo vato estas donita honore al la skota inĝeniero James Watt, la inventinto de vapormotoro.

La termino uzata en Esperanto iom ŝanceliĝas. En la Plena Ilustrita Vortaro de 1970 la vorto havis duoblan t-on ("vatto"), kaj estis krome menciita la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta homonimo, kiu signifas kombitan kotonon. En la Plena Ilustrita Vortaro de 2002, tamen, restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato".

Tion, ke la formo "vatto" estas preferinda pro ĝia neambigueco, plia internacieco kaj pli facila internacia rekoneblo, subtenas ankaŭ la ekzisto de aliaj formoj kun la kombinaĵo "tt": zamenhofa formo "regatto" kaj kutimaj facile prononceblaj vortoj kiel "tuttaga", "tuttera" ktp.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj redakti

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de vato (W) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 W dW decivato 101 W daW dekavato
10–2 W cW centivato 102 W hW hektovato
10–3 W mW milivato 103 W kW kilovato
10–6 W µW mikrovato 106 W MW megavato
10–9 W nW nanovato 109 W GW gigavato
10–12 W pW pikovato 1012 W TW teravato
10–15 W fW femtovato 1015 W PW petavato
10–18 W aW atovato 1018 W EW eksavato
10–21 W zW zeptovato 1021 W ZW zetavato
10–24 W yW joktovato 1024 W YW jotavato

Vato estas sufiĉe malgranda povumo: tradicia elektra lumilo kun arda drato (inkandeska lampo) uzas kelkdek vatojn, kaj varmigiloj (hejmaj hejtiloj, fornoj, elektraj kuirpotoj) povas konsumi mil aŭ kelkmil vatojn. Tipa povumo de negranda personaŭto estas ĉirkaŭ 100 kilovatoj.

Pro tio, en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo ankaŭ oftas pli grandaj mezurunuoj, kiujn markas SI-prefikso.

Ekzemple, kilovato (kW) estas egala al mil vatoj, dum megavatoj (MW, miliono da vatoj) kaj gigavatoj (GW, miliardo da vatoj) estas bezonataj por grandaj teknikaj instalaĵoj.

La grandon de elektrocentraloj oni kutime esprimas per megavatoj: ekzemple la plej granda nuklea centralo (unu reaktoro) nun konstruata havos povumon de ĉirkaŭ 1600 megavatoj, dum la plej granda jam funkcianta akvoenergia centralo donas elektron je pli ol 10 000 megavatoj (tio estas, pli ol 10 gigavatoj). La tutmonda rapido de energi-konsumado estis en 2005 proksimume 15 TW (teravatoj, milionoj da milionoj da vatoj).

En kelkaj fakoj de scienco kaj tekniko, kutime uzatas ankaŭ povumoj pli malgrandaj ol unu vato:

  • Tipa lasera elmontrilo proksimume kvin milivatojn da lumpovumo; aŭd-helpiloj por malaŭdkapabluloj bezonas iom malpli ol unu milivaton por funkcii.
  • Kadre de medicino, en la fako de aparatoj uzataj por elektroencefalografio kaj elektrokardiografio kutime uzatas mikrovatoj. Tiaj povumoj ankaŭ uzatas en pluraj sciencaj kaj inĝenieraj aparatoj, ekzemple radar-riceviloj.
  • Kvadrata metro da tersurfaco ricevas averaĝe nanovaton da povumo el ĉiu stelo havanta videblan magnitudon +3,5.
  • Pikovatoj estas uzataj en radioastronomio.