Vorto-Mozaiko estas krucvortludo kiu estis kreita de Nisikawa Sirosi kaj Serizawa Kiyosi de la Tokio Esperanto-Kooperativo. Ĝi estas vortludo kiu ekzistas nur en Esperanto. La ludo havas 100 kartetojn (inkluzive de unu karteto, nomita espero, kiu povas esti iu ajn litero). La instrukcio proponas tri malsamajn ludojn por du ĝis dek ludantoj, sed multaj variaĵoj eblas. Kiel skribis la kreintoj, "ludantoj rajtas elpensi plaĉan ludon konforme al siaj kondiĉoj". En ĉiuj ludoj priskribitaj, oni rajtas meti nur radikojn kaj oni gajnas poentojn depende de la nombro da vokaloj kiuj ekzistas en la vortoj kreitaj dumvice.

Vorto-Mozaiko
vdr

Ankaŭ vidu: Anagramoj

Nombro de kartoj redakti

a: 9 b: 2 c: 2 ĉ: 1 d: 3
e: 10 f: 2 g: 2 ĝ: 1 h: 1
ĥ: 1 i: 7 j: 1 ĵ: 1 k: 5
l: 4 m: 4 n: 7 o: 4 p: 4
r: 9 s: 4 ŝ: 1 t: 7 u: 3
ŭ: 1 v: 2 z: 2 espero: 1

Aldone preparitaj estas ankaŭ kartoj "KLARIGU SIGNIFON de la vorto, kiun vi faris" kaj "FARU FRAZON uzante la vorton, kiun vi faris".

Permesataj vortoj redakti

La vortoj permesataj:

  1. radikoj de substantivo, adjektivo, adverbo kaj verbo
  2. artikolo, pronomoj, numeraloj, prepozicioj, konjunkcioj, subjunkcioj, tabelvortoj, afiksoj kaj senfinaĵaj adverboj

ne-permesataj:

  1. vortoj kunmetitaj
  2. gramatikaj finaĵoj
  3. vortoj jam uzitaj

evitindaj:

  1. propraj nomoj
  2. neologismoj
  3. aliaj ne-kutimaj aŭ tro fakaj


Eksteraj ligiloj redakti