Kontakto (ludo)

vorta ludo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kontakto.

Kontakto estas parolludo kun celo diveni vortojn. Minimuma kvanto de ludantoj estas tri: unu gvidanto kaj du divenantoj.

Regularo de la ludo redakti

La gvidanto elektas unu vorton kaj diras al aliaj ludantoj nur la unuan literon de tiu vorto. La vorto devas esti substantivo kaj prefere ne devas esti nomo de iu. Poste la ludantoj penas trovi ajnajn vortojn, kiuj komencas de tiu unua litero de la ĉefa vorto.

Kiam iu ludanto rememoris ajnan vorton kiu komencas de la unua litero de la ĉefa vorto, tiu ludanto diras determinon de sia vorto (ankaŭ eblas uzi gestojn). Gvidanto kaj aliaj ludantoj penas diveni pri kiu vorto tiu ludanto parolas. Sed la gvidanto devas tuj diri vorton se tiu gvidanto certas, ke tiu gvidanto scias vorton de ludanto. Se gvidanto eraris, la ludanto kiu klarigis vorton simple diras "Ne" kaj povas daŭrigi klarigadon de sia vorto kaj gvidanto povas daŭre diri siajn variantojn.

Samtempe tiuj ludantoj kiuj certas ke ili scias tiun vorton diras "Kontakto!" kaj komencas dekalkuli "1..2..3.." ĝis 10. Do tio estas tempo kiun havas gvidanto por diri la vorton de ludantoj. Se gvidanto ne sukcesis diveni vorton ĝis 10 ludantoj kiuj diris "Kontakto!" samtempe diras siajn supozatajn vortojn. Se ĉiuj vortoj de ludantoj kongruas, la gvidanto devas diri sekvan literon de sia ĉefa vorto. Se gvidanto ekzakte diras vorton de ludanto, ludantoj devas denove trovi ajnajn vortojn kiujn komencas de la unua litero de la ĉefa vorto. Kaj divenado ripetiĝas.

La celo de la ludantoj estas elpensi tiujn vortojn, kiujn la gvidanto ne povas facile diveni.

La ludo finiĝas kiam ludantoj malkovras sufiĉe da literoj kaj diros la vorton de la gvidanto. La sekva gvidanto povas esti tiu persono, kiu unue divenis la vorton de la gvidanto.