Sesdekuma nombrosistemo, aŭ 60-uma nombrosistemo, estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 60. Ĝi estas interalie uzata por mezuri la tempon, la angulojn (en trigonometrio) kaj por indiki geografiajn koordinatojn.

Unuaj la 60-uman nombrosistemon ekuzis la ŝumeroj en 3ª jc a.K. Avantaĝo de tiu nombrosistemo estas, ke ĝia bazo havas multe da utilaj divizoroj: 2, 3, 4, 5, 6, 10, 12, 15, 20, 30; tial la respondaj onoj (½, ⅓, ¼…) estas same oportune prezenteblaj per 60-umaj poziciaj frakcioj, kiel en la 10-uma nombrosistemo oportunas 0,5 (½) aŭ 0,25 (¼) — sed jam por ⅓ la dekuma nombrosistemo postulas malfinian pozician frakcion 0,333…, kaj simile por la 6-onoj, 12-onoj, 15-onoj, 30-onoj…

Aliflanke, tiu sistemo prezentas plurajn malfacilaĵojn, el kiuj la plej evidenta estas la neceso havi 60 ciferojn. En nia moderna uzo de la 60-uma nombrosisemo por prezenti la angulojn ni fakte uzas miksbazan nombrosistemon, uzante dekumajn numeralojn por prezenti 60-umajn ciferojn, ekz‑e

1 radiano ≈ 57°17′45″ = .
Babilonaj ciferoj dekume-sedekumaj

Simile oni uzadis la adicie dekumajn babilonajn ciferojn, kun la vertikalaj kojnoj reprezentantaj la unuojn (1…9) kaj kojnoj horizontalaj , la dekojn (10…50):

= 1×60 + 2 = 6210
= 2×60 + 2 = 12210
= 2×60 + 9 = 12910
= 2×60 + 11 = 13110


Vidu ankaŭ

redakti