La kulturo de Irako estas unu el la plej malnovaj kulturoj en la mondo.

Flutistoj

Historia kulturo redakti

Kiel la plejparto de nacioj arabaj, kaj simile kiel ĝia tradicia malamiko Irano, ĝi celebras ĝian antaŭislaman historion. La tero kiu nun estas Irako estis unu el la unuaj fontoj de civilizo en la praa Mezopotamio. Dum la oka kaj naŭa jarcentoj, la islamaj abasidaj kalifoj prezidis sur la tiame plej alta civilizo, kiu estis riĉega science, arte kaj literature.

Arĥeologiaj perdoj redakti

Multaj trezoroj de mezopotamia arĥeologio gardiĝis en la Muzeo de Bagdado ĝis 2003, kiam ili perdiĝis pro ŝtelado kaj vandalismo dum la ĥaoso de la invado de Usono kaj ĝiaj aliancanoj en 2003. La nombro kaj valoro de la ŝtelitaj artefaritaĵoj estas disputataj. Kampanjo lanciĝis mallonge post la perdo, kun helpo de la Brita Muzeo, por katalogi kaj provi retrovi la ŝtelitaĵojn. Anoncoj de la muzeo kaŭzis la redonon de kelkaj objektoj. Aliaj verŝajne estas ŝtelitaj de krimulaj organizaĵoj por vendi ilin internacie.

Moderna kulturo redakti

Moderna Irako tradicie konsistas el kelkaj etnaj grupoj, nome la araboj ĉirkaŭ la ebenaĵoj inter kaj ĉirkaŭ la riveroj de Tigreso kaj Eufrato, la kurdoj pleje en la norda montara regiono kaj kristanaj asirianoj ĉirkaŭ la urbo Mosulo en la nordo, ankaŭ turkumanoj kaj mendeanoj. Islamo estas la religio de la plejmulto de la iraka popolo. La araba kaj kurda lingvoj estas oficialaj de la ŝtato. Islamanoj siavice konsistas el ŝiit- kaj sunni-sektoj. La shiit-sekto (60% de la tuta loĝantaro) okupas la areon ekde Bagdado en la mezo de la lando ĝis Basrah en la sudo. La sunni-sekto (20%) okupas la centron, kaj kristanoj estas pleje en la nordo. La mendianoj estas antikva iraka itno-religio kaj loĝas pleje en la sudo. Ankaŭ estas armenoj kaj judoj en Irako.

Marĉando pri prezoj de aĉetaĵoj estas komuna metodo de negoco en la bazaroj.

Idiomoj redakti

Same kiel laŭ multaj nacioj, bati iun per ŝuo, eĉ simbole, estas konsiderata kiel insulto. En Irako tamen tio estas pli komuna ol en aliaj landoj.

Servoj redakti

La Al-Mustansirija Universitato (arabe: الجامعة المستنصرية) estas universitato en Bagdado. La origina Al-Mustansirija Madraso, estis establita en 1227 (aŭ 1232/34 laŭ kelkaj rakontoj) fare de la Abasida Kalifo Al-Mustansir kaj estis unu el la plej antikvaj universitatoj en la mondo. Ties konstruaĵo, ĉe la maldekstra bordo de la rivero Tigris, survivis la Mongolan invadon de 1258 kaj estis restaŭrita kiel moderna universitato. En 1967 oni iniciatis pli grandan reorganizadon de altnivela edukado, cele al intenco ke ĉirkaŭ 1969 ĉiuj antaŭaj institucioj estu nuligitaj kaj rekonstituitaj. Al-Mustansirija estis deklarita kiel aparta Universitato en 1968, kaj ties branĉaj kampusoj estis disigitaj por formi parton de la Universitato de Mosulo kaj la Universitato de Basra.