Ĥaldeoj

(Alidirektita el Ĥaldeio)

Ĥaldeoj estas la nomo de popolo apartenanta al la aramea lingvo de la Malgrandazio, eble origina de la orienta Arabio, kiu en la 14-a jarcento a.K. eniris el sudo Mezopotamion kaj enloĝiĝis inter Babilonio kaj Persa Golfo kune kun la Arameoj. Ili lasis diverstipajn kulturajn spurojn inter la ŝemidaj popoloj.

Ĥaldeoj
historia lando
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Landoj ĉirkaŭantaj Ĥaldeujon.
Haldujo situas ĉe la sudo de la nuna Bagdado en la zono formita de malaltaj kursoj de Eŭfrato kaj Tigriso.

La ascendo al la trono de Babilonio de Nabopolasaro (626 a.K.) signis la komencon de novbabilona dinastio (aŭ ĥaldea) ankaŭ danke al la helpo de reĝo Kjaksaro reĝo de la Medoj. Ili obsedis kaj detruis Ninivon, la grandan ĉefurbon de la Asiroj (612 a.K.) kaj kune, ĉe Karkemiŝ, forpuŝis egiptanojn (605 a.K.). Ili etendis sian influon en Sirio kaj Palestino kaj Anatolio kaj Kipro kaj Arabio... Ili estingiĝis pro la milita atako de Kiro la 2-a (Persio) reĝo de Persoj kiu konkeris Babilonion en 538 a.K..

En la Biblio la ĥaldeoj estas konataj kiel "detruintoj de Jerusalemo" kiun ili konkeris en (597) kaj forportis loĝantojn.

Rilate Ĥaldeojn la Biblio (Genezo 11, 27-32) diras ke Abrahamo ricevis la ordonon de la Sinjoro forlasi sian teron ĝuste en ĥaldea teritorio komprenigante, eble, ke li estis membro de tiu etno.[1]

Ili estis precipe astronomoj (ĥaldeo signifis "scianto pri la steloj") sed ankaŭ erare kromnomataj "ĉarlatanoj kaj divenistoj". Tiusence ĥaldeo estas uzata en la libro de Danielo (4, 2). Klasikaj verkistoj substrekantate tian astrologian aspekton, montras por ili ne multan estimon: Horacio diras ke ili perdas tempon dum Cicerono rimarkigas ilian obskurecon en astrologiaĵoj.

Kiel la Sabeoj ili estis bredistoj, terkultivistoj kaj paŝtistoj. Ili veneris ĉielajn diojn antropomorfigitajn.

Nun ekzistas Ĥaldea katolika Eklezio. En la historio de Kristanismo foje la termino ĥaldeoj estas uzata por indiki nestorianoj.

Notoj redakti

  1. Spertuloj pri la bibliaj sciencoj opinias ke la nuna versio de la rakonto naskiĝis ĝuste en la tempo de la ekzilo kaj ke eble al judoj ne malplaĉis kredi ke iliaj praavo originis ĝuste el Mezopotamio.

Vidu ankaŭ redakti