Pakomjo

(Alidirektita el Paĥomio)

Pakomjo, aŭ Pakomio, (Esna, 292 – Pabau, 9a de majo 348) estis egipta monaĥo, konsiderata fondinto de la cenobita monaĥismo. Li ellaboris la plej antikvan "regulon" por komunitaraj monaĥoj konatan ĝis nun kaj estas opiniata la unua fondisto de la unua abatejo, en 320 ĉirkaŭe, najbare de Tabennisi en la regiono tebajda. Li estas kultata kiel sanktulo ĉe diversaj kristanaj eklezioj, inter kiuj la katolika, la ortodoksa kaj la kopta.

Pakomjo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 292 (0292-01-01)
en Esna
Morto 9-an de majo 348 (0348-05-09) (56-jaraĝa)
en Egiptio
Lingvoj latinakopta
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo monaĥoverkisto
vdr

Biografio redakti

Kion oni scias pri li oni esence eltiras de Vivo de Pakomjo[1], biografio al li dediĉita en la 4-a jarcento.

Laŭ tiu hagiografio li naskiĝis de pagana familio. Li estis, dudekaĝulo, kuntrenita, kontraŭ sia volo, en rekrutada kampanjo de la romia armeo, tiuepoke komuna evento dum tumultoj kaj civilaj militoj, kaj kune kun diversaj aliaj rekrutoj li estis enŝipigita en barko descendanta laŭlonge de la Nilo. Alveninte al Tebo, li trovus la lokajn kristanojn helpantaj per nutraĵoj kaj konsolaj iloj por la enkarcerigitoj: tiu afero allasis longdaŭran impreson sur Pakomjo ĝispunkte ke li promesis studi kristanismon kiam li estus gajninta la liberon. Tiel okazis: li konvertiĝis kaj estis baptita (314). Poste li kontaktiĝis kun certa nombro de famaj ermitoj kaj decidis sekvi tiun vojon: li iris serĉi asketan Palemonon kaj fariĝis lia sekvulo (317). Li ofte preĝis kun la brakoj krucforme sternitaj, pozicio poste multe imitata en la Eklezio.

Li restis askete travivi kaj studi ĉe la maljunula Palemono laŭlonge de sep jaroj. Sed fine Pacomjo decidis ermite vivpasigi ĉe Antonio, kies stilvivon imitis ĝis kiam, laŭlegende, li aŭdis voĉon en Tabennisi kiu al li ordonis konstrui porermitan loĝejon kaj en ĝi loĝi. Jam antaŭe, alia asketulo, nome Makario, estis kreinta serion da proto-monaĥejoj nomataj Laŭraj, aŭ ĉeluloj, kie sanktaj homoj fizike kaj morale nekapablaj elteni la rigorojn de la solecema vivo de Antonio, estus vivintaj en komunuma vivo. Pakomjo, fakte, sin dediĉis organizi tiajn ĉelulojn laŭformale.
Ĝis tiam, la sperto de la kristana asketismo estis la soleco aŭ ermitismo: monaĥoj, viraj aŭ virinaj, loĝis en kabanoj aŭ grotoj kaj renkontiĝis nur por okazaj kultaj servoj. Pacomjo eble estis la unua kreinto de organizitaj cenobitaj komunumoj, en kiu monaĥoj (viraj aŭ virinaj) kune travivis kaj havis siajn posedaĵojn komunigitajn sub la gvido de abato aŭ abatino, kaj li mem estis salutata kiel Abbà (patro).

Nova monaĥa vivstilo redakti

Pacomjo kreis sian unuan monaĥejon en Tabennisi inter la jaroj 318 kaj 323. La unua kiu unuiĝis al li estis lia pliaĝa frato Johano kaj tre baldaŭ 100 monaĥoj daŭre gastiĝis en lia monaĥejo. Li tiam konstatis ke tiuj homoj, kiuj estis spertintaj nur la ermitan vivon, povus rifuzi la novan sperton se la formojn de la cenobita vivo estus altruditaj tro bruske: li tial permesis ke ili dediĉu tutan ilian tempon al la spiritajn praktikojn al kiuj ili estis kutimiĝintaj.

La monaĥejoj de Tabennisi, ankaŭ se plurfoje pligrandigita, fariĝis tre baldaŭ tro malgranda, kaj la dua estis fondita en Pabau (hodiaŭ Faou). Post 336, Pacomjo pasigis sian tempon en la monaĥejo de Pabau. Ankaŭ se Pakomjo foje agis kiel lektoro por la najbaraj paŝtistoj, neniu el liaj monaĥoj fariĝis sacerdoto. En 333 li estis vizitita de Sankta Aranazio de Aleksandrio, kiu deziris lin ordini sacerdoto; sed Pakomjo forfuĝis el li. Tiu rifuzo de Pakomjo estis ankaŭ interpretita kiel arda defendo de la ortodoksio kontraŭ la arianismo ĉar ĝuste Atanazio estis tiam absorbita en tiu defendo.

Ĉirkaŭ 345 (ne multe antaŭ lia morto) jam ekzistis ok pakomjaj monaĥejoj kun diversaj centoj da monaĥoj; generacion post lia morto,tiu nombro enorme kreskis vastiĝinte ekde Egiptio ĝis Palestino, al la dezerto de Judujo, Sirio, Nordafriko kaj, fine Okcidenta Eŭropo.
Nur unufojon li rieevis vizitton de Bazilo de Cezareo kiu tamen kopiis multajn ideojn poste en Cezareo ellaboritajn, kun adaptiĝoj, kiuj fariĝis asketa regulo, aŭ la Asketa: regulo ankoraŭ hodiaŭ utiligata de la Orienta Ortodoksa Eklezio, komparebla al la Benediktana regulo en Okcidento.

Inter la multaj mirakloj al li atribuitaj elstaras tiu de multlingvaj paroladoj, lingvoj de li neniam studitaj kiel la greka kaj aramea.
Li restis abato de la cenobitejoj laŭlonge de 40 jaroj. Kiam lin vizitis epidemia malsano (eble pesto), li kunvokis ĉe si la monaĥarojn, ilin fortigis en la kredo kaj nomumis sian posteulon, poste mortis la 14-an de Pashons (naŭa monato de la egipta kalendaro), nome 64 A.M. (anno mundi = jaro de la mundo), nome la 9-an de majo 348.

Kulto redakti

La Katolika Eklezio festas lian liturgian memoron la 9-an de majo, tiu Ortoksa la 15-an de majo.
El la Roma martirologio: "En la Tebaido, en Egiptio, Pakomjo, abato, kiu, ankoraŭ pagana, puŝite de gesto de kristana karitato favore de militistoj liaj kompanuloj kune kun li enkarcerigitaj, konvertiĝis al kristanismo ricevante de la anakoreto Polemono la monaĥan veston; post sep jaroj, pro dia inspiro, establis multajn cenobitejojn por ricevi fratojn kaj verkis por la monaĥoj regulon kiu fariĝis fama".

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Pacomio, Orsiesi, Teodoro, Pacomio e i suoi discepoli: regole e scritti, cur. Cremaschi L., Qiqajon, 1988
  • Placide Deseille, Enzo Bianchi, Pacomio e la vita comunitaria, Qiqajon, 1998

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti