Konstanteno la 6-a

Konstanteno la 6-a (antikve-greke Κωνσταντῖνος ΣΤ′), kromnomita Konstanteno la Blindulo, estis bizancia imperiestro de la isaŭra dinastio naskiĝinta en 771 kaj mortinta en 797. Li regis de la jaro 780 ĝis sia morto. Li estis la filo de Leono la 4-a la Ĥazara kaj de ties edzino Irena de Ateno. Konstanteno estis kunimperiestro ĉe sia patro jam de 776 kaj sukcedis lin en 780. Lia patrino tamen fariĝis regentino pro lia junaĝo.

Konstanteno la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 771 (0771-01-14)
en Konstantinopolo
Morto 30-an de novembro 797 (0797-11-30) (26-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Siria dinastio en la Bizanca imperio vd
Patro Leo la 4-a de Bizanco Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Irene de Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria of Amnia (en) Traduki
Theodote (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Euphrosyne (en) Traduki
 ( Maria of Amnia (en) Traduki)
Leo (en) Traduki
 ( Theodote (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li edziĝis kun Maria de Amnia en 788. La 18-an de aŭgusto 797, puĉistoj senditaj de sia ribelinta patrino invadis la imperian palacon de Konstantinopolo kaj krevis siajn okulojn. Konstanteno estis deportita ekster la urbo kaj enkarcerigita en monaĥejo, kie li rapide mortis verŝajne pro siaj vundoj.