Biblioteka katalogo

Biblioteka katalogo estas registro de ĉiuj bibliografiaj aĵoj troviĝantaj en biblioteko aŭ grupo de bibliotekoj, kiaj reto de bibliotekoj ĉe kelkaj urboj.

Kartokatalogo ĉe la biblioteko Sterling Memorial de Yale University.
Kartokatalogo en Manĉestera Centra Biblioteko.

Priskribo redakti

Bibliografia ero povas esti ajna informa ento (ekz., libroj, komputilaj arkivoj, grafikaĵoj, bildoj, tridimensiaj eroj, kartografia materialo, ktp.) kiu estas konsiderata biblioteka materialo (ekz., unuopa romano en antologio), aŭ grupo de bibliotekaj materialoj (ekz., trilogio), aŭ ligitaĵo el la katalogo (ekz., retejo) tiom kiom ĝi estas grava por la katalogo kaj por la uzantoj de la biblioteko.

La karta katalogo estis familiara ejo por uzantoj de biblioteoj dum generacioj, sed ĝi estis efike anstataŭita de la retaj publikaliraj katalogoj. Kelkaj ankoraŭ referencas al la retaj katalogoj kiel "karta katalogo" aŭ slipa katalogo. Kelkaj bibliotekoj kun retaj publikaliraj katalogoj ankoraŭ havas kartokatalogon surloke, sed tiuj estas nuntempe tute duaranga rimedo kaj estas rare ĝisdatigitaj. Multaj el la bibliotekoj kiuj plutenas sian fizikan kartokatalogon avertas per signalo la lastan jaron kiam la kartokatalogo estis ĝisdatigita. Kelkaj bibliotekoj nuligis siajn kartokatalogojn favore al la retaj publikaliraj katalogoj por la intenco ŝpari spacon por aliaj uzoj, kiaj aldona bretaro.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Murray, Stuart. (2009) The Library: An Illustrated History. Skypoint Publishing. ISBN 1602397066.
  • Morelon, Régis; Rashed, Roshdi (1996), Encyclopedia of the History of Arabic Science, 3, Routledge, (ISBN 0-415-12410-7) 
  • Svenonius, Elaine. (2009) The intellectual foundation of information organization, 1‑a eldono, Cambridge, Mass.: MIT Press. ISBN 9780262512619.
  • Taylor, Archer (1986) Book Catalogues: their varieties and uses; 2nd ed., introductions, corrections and additions by W. P. Barlow, Jr. Winchester: St Paul's Bibliographies (Previous ed.: Chicago: Newberry Library, 1957)
  • Hanson, James C. M. Catalog rules; author and title entries (Chicago: American Library Association. 1908)

Eksteraj ligiloj redakti