François Villon

franca poeto

François VILLON (ĉ. 1431 – ĉirkaŭ 1474), kies vera nomo estis aŭ François de Montcorbier aŭ François des Loges, estis franca poeto.

François Villon
Persona informo
François Villon
Naskonomo François de Montcorbier
Naskiĝo 30-an de novembro 1430 (1430-11-30)
en Parizo
Morto 30-an de novembro 1462 (1462-11-30) (32-jaraĝa)
en Francio
Etno Francoj vd
Lingvoj meza francafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo poeto • kantotekstisto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Ballade des pendus ❦
La Testamento ❦
Épître à Marie d'Orléans vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
François Villon

Vivinte en malriĉeco, li elektis sian pseŭdonimon Villon laŭ sia subtenanto Guillaume de Villon, kiu ebligis al li studi en La Sorbonne. En la jaro 1452 li finis la studadon. Li tiutempe amikiĝis kun krimuloj kaj en 1455 li devis fuĝi el Parizo, ĉar li en disputo mortigis (supozeble mem krimulan) pastron. Kune kun ŝtelistoj li vagadis tra la lando. En 1461 oni arestis lin, kondamnis lin al morto, sed amnestiis lin en 1463. Ekde tiam li ne plu montris vivsignon.

La verkaro de François Villon konsistas el baladoj kaj poemoj pri la vivo kiel vaganto. Ĝin karakterizas drastaj ŝercoj en friponeca ĵargono, sed ankaŭ esprimoj de sincera pieco.

En la 20-a jarcento Bertolt Brecht uzis partojn el la baladoj de Villon por sia Die Dreigroschenoper.

Listo de verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de François Villon: Soife mortas mi; Vulpo, 1977
  • Le lais (verkita 1456, presita 1489)
  • Le petit testament (verkita 1456, presita 1489)
  • Ballade des contre-vérités (1456)
  • Ballade des proverbes (1458)
  • Ballade des menus propos (1458)
  • Le grand testament (verkita 1461, presita 1489)

En Esperanto aperis redakti

Soife mortas mi : kvar baladoj. – [Lelystad]: Vulpo, 1977. - 15 p. : ilustr. - ISBN 90-70074-05-2

Epitafo en formo de balado, kiun verkis Villon por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian / François Villon. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p. 312 - 313, vol. 1

Imitaĵo redakti

Hé! Dieu, si j’eusse étudié
Au temps de ma jeunesse folle
Et à bonnes mœurs dédié,
J’eusse maison et couche molle.
Mais quoi? Je fuyaie l’école,
Comme fait le mauvais enfant.
En écrivant cette parole,
À peu que le cœur ne me fend.

O kial mi ne volis studi
En fola tempo de junaĝ'
Kaj min al seriozo trudi?
Mi vivus nun en avantaĝ';
Sed mi, bubaĉo sen kuraĝ',
Forĵetis ĉiam la laboron,
La tro malfrua nuna saĝ'
Nur povas ŝiri mian koron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti