Andrzej BOBKOWSKI (27-a de Oktobro 1913, Wiener Neustadt, Aŭstrio - 26-a de Junio 1961, Gvatemalo), estis pola verkisto kaj eseisto.

Andrzej Bobkowski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1913 (1913-10-27)
en Wiener Neustadt
Morto 26-an de junio 1961 (1961-06-26) (47-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo verkisto • eseisto
vdr

Biografio redakti

En 1933, Andrzej Bobkowski ekstudis ekonomikon en la altlernejo pri komerco de Varsovio (Szkoła Główna Handlowa w Warszawie). En 1937-1938 li laboris en Silezio en la fandejo Laura en Katowice. En Marto 1939 li veturis al Francio kun sia edzino, Barbara Birtusowna, al kiu li edziĝis en Decembro 1938. La paro instaliĝis en Châtillon, proksime de Parizo, atendante vizojn por Argentino - Bobkowski estis atinginta postenon ĉe la pola agentejo de Bonaero zorge por la eksportado de pola fero, sed la eksplodo de la Dua Mondmilito nuligis tiun projekton. Bobkowski estis volontulo en la pola armeo kiu formiĝis en Francio, sed li neniam estos sendita al batalfronto. En 1940, li estis dungita kiel laboristo en franca fabriko de municio. Tiun saman jaron, li entrepenis tion kio estos la romano de sia vivo: Szkice piórkiem (plumoskizoj).[1] Post la malvenko de Francio, li fuĝis suden de la lando, farante la plej grandan parton de la veturado bicikle.

De 1940 ĝis 1944 li laboris en la Pola Servo por la Ateliero de Konstruado de Châtillon, kie li havigis eksterleĝan helpon al polaj laboristoj. Post la milito, li eniris en la pola asocio Kristana Asocio de Junaj Viroj (KAJV, YMCA). Li publikigis kun Andrzej Chciuk la revuon Razem Mlodzi Przyjaciele (Ensemblo de Junuloj). Li estis aktivulo ĉe la pola organizaĵo Sendependeco kaj Demokratio, same kiel ĉe la pariza Dua Pola Korpuso de Władysław Anders. En 1947, lia eseo Nekyja aperis en la unua numero de la gazeto Kultura. Li vekis ankaŭ en la londona gazeeto de elmigrintaj poloj Wiadomosci (Informoj). La 25an de Junio 1948 li enŝipiĝis al Centrameriko.

En Gvatemalo lia edzino instruis desegnarton, kaj desegnas vestaĵojn. Li dediĉis sin al aviadmodelismo. En 1949, li kreis tiukadre atelieron, kaj sian propran negocon, Guatemala Hobby Shop. Li sukcesis kaj kreis klubon de aviadmodelismo. Li partoprenis en tutmondaj konkursoj tiuokupe: en Usono en 1954, kaj en Eŭropo en 1956. Li profitis la okazon por viziti Svision, Germanion kaj Francion.

En 1957, li publikigis Szkice piórkiem (plumoskizoj), nome persona taglibro dum la okupacio. La venontan jaron, en 1958 li rocevis rekompenson de la pola gazeto de Londono, Wiadomości pro sia rakonto Spadek (La falo). En 1959 lia teatraĵo Czarny piasek (Nigra sablo) aperis en Kultura. En 1961 li veturis al Usono por traktado de cerba kancero, de kiu li mortis la 26an de Junio 1961 en Gvatemalo.

Verkoj redakti

  • 1957 – Szkice piórkiem (Francja 1940–1944)
  • 1970 – Coco de Oro. Szkice i opowiadania
  • 1994 – Opowiadania i szkice
  • 1997 – Jerzy Giedroyć Andrzej Bobkowski Listy 1946–1961
  • 1997 – Spadek
  • 2002 – Potłuczona mozaika. Andrzeja Bobkowskiego myśli o epoce
  • 2003 – Przysiągłem sobie, że jeśli umrę, to nie w tłumie: Korespondencja z Anielą Mieczysławską 1951–1961
  • 2006 – Listy do Tymona Terleckiego
  • 2006 – Z dziennika podróży
  • 2007 – Zmierzch
  • 2008 – Punkt równowagi
  • 2008 – Listy z Gwatemali do matki
  • 2009 – Ikkos i Sotion oraz inne szkice
  • 2009 – Tobie zapisuję Europę: Listy do Jarosława Iwaszkiewicza
  • 2010 – Andrzej Bobkowski – Aniela Mieczysławska. Listy 1951–1961
  • 2013 – Listy do Aleksandra Bobkowskiego 1940–1961
  • 2019 – Czarny piasek, eld. Krzysztof Ćwikliński

En sia verkaro, Andrzej Bobkowski kritikas la kolektivismon kaj defendas arde la individuismon kaj aŭtonomecon de la individuoj. Szkice piórkem krom esplori la Francion de post la malvenkego de 1940 estas ankaŭ maldolĉan rakonton de la kondiĉo de la intermilita Eŭropo. Ĝuste post la Dua Mondmilito, Bobkowski aliĝis al la pariza etoso de Kultura kaj tiukadre publikigis nombrajn artikolojn. En tiuj li formulis tre klarajn kaj polemikajn sintenojn pri la temo de la rolo de la individuoj en la socio, kritikante ankaŭ la sintenon de polaj elmigrintoj. Lia elmigrado al Gvatemalo montris lian proteston kontraŭ Eŭropo kiu, laŭ li, estis perdinta la sencon de la valoroj kiujn ĝi fakte estis disvastiginta.

Notoj redakti

  1. Szkice piórkiem, wyd. krajowe w 2007, ISBN 978-83-85458-19-7.