Franciszek Karpiński

Franciszek KARPIŃSKI (4a de Oktobro 1741 - 16a de Septembro 1825) estis grava sentimentalsma pola poeto de la epoko de la Klerismo. Li estis aparte memorita pro siaj religiaj verkoj poste konsiderataj himnoj kaj kristnaskaj kantoj.[1] Li estas konsiderata ankaŭ unu el la plej originalaj polaj verkistoj de la epoko de la komencaj dispartigoj.[2] En sia denaska Pollando li estis laŭdita dum la pola romantismo de la komenco de la 19a jarcento.[3]

Franciszek Karpiński
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1741 (1741-10-04)
en Goloskiv
Morto 16-an de septembro 1825 (1825-09-16) (83-jaraĝa)
en Vaŭkavisk
Tombo Lyskava
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojRusia Imperio
Alma mater 21 Sheptytskoho Square, Ivano-Frankivsk • Lviv Jesuit College • Lviva Universitato
Subskribo Franciszek Karpiński
Okupo
Okupo poeto • tradukistodramaturgoverkistobibliotekisto
vdr

Vivo redakti

 
Franciszek Karpiński.

Karpiński naskiĝis en 1741 en Kolomea Rajono (Holoskiv) ĉe Kolomeo kaj edukiĝis ĉe Stanisławów (tiam en teritorio de la Pol–Litova Unio, nune Ivano-Frankivsko en okcidenta Ukrainio). Li studis en la universitato en Lwow, kie akiris titolon de Doktoro je Filozofio. Li pasigis pluajn dek ok monatojn en Vieno, kie li studis eksterlandajn lingvojn. Lia unua laboro estis kiel tutoro en kortegoj de magnatoj.

En 1780, lia unua volumo de poezio estis atentita de la povega familio Czartoryski. Sub ilia patronado, li veturis al Varsovio por iĝi sekretario de la Princo Adam Kazimierz Czartoryski. Li verkis tri librojn de poezio, kiuj atingis grandan popularecon, sed post kelkaj jaroj li seniluziiĝis pro la hipokriteco hegemonia en la ĉefurbo, kaj retiriĝis reen al la pola kamparo de Kresy (Orientaj Limregionoj), tiam sub Aŭstrio-Hungario.

Inter 1785 kaj 1818 li laboris kiel tutoro de la familio Branicki en Białystok. Tie li verkis kelkajn el siaj plej famaj verkoj, kiel "Bóg się rodzi, moc truchleje" ("Dio estas naskita, povo tremas") kaj "Kiedy ranne wstają zorze" ("Kiam venas la matenaj lumoj"). Estis ĉefe tiuj religiaj kaj patriotaj kantoj, himnoj kaj kristnaskaj kantoj kiuj estos kantitaj de postaj generacioj kaj senmortigos liajn verkojn en Pollando.[1][3] En 1800 li iĝis membro de la ĵus formita Societo de Amikoj de Scienco.

Kelkaj el liaj poemoj faras romantismajn referencojn al iu "Justina"; pro tio li estis konata kiel la "amanto de Justina" dum sia vivodaŭro.[3] Kelkaj spekulativas, ke li kromnomis ĉiujn siajn amatinojn Justina, kaj ke li referencis almenaŭ tri diferencajn virinojn per tiu nomo.

En 1818, li retiriĝis al bieno ĉe Wołkowysk (nune Vaŭkavisk en Belorusio), kie li verkis siajn memorojn. Li mortis la 16an de Septembro 1825.

Franciszek Karpiński estis entombigita en Łysków (nune Lyskava en Pruĵanij Distrikto, Belorusio).[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Davies, Norman. (2005) God's Playground: A History of Poland in Two Volumes. Oxford University Press, p. 15. ISBN 978-0-19-925340-1.
  2. Shipley, Joseph T.. (2007) Dictionary of World Literature — Criticism, Forms, Technique. READ BOOKS, p. 446. ISBN 978-1-4067-6295-2.
  3. 3,0 3,1 3,2 Miłosz, Czesław. (1983) The History of Polish Literature. University of California Press, p. 185–186. ISBN 978-0-520-04477-7.
  4. Grób Franciszka Karpińskiego | Łysków

Eksteraj ligiloj redakti