Franciszek Zabłocki

Franciszek ZABŁOCKI (2a de Januaro 1754, Volhinia Vojvodio – 10a de Septembro 1821, Końskowola), estas konsiderata la plej grava pola komika dramisto kaj satiristo de la epoko de la Klerismo. Li devenas el malnova pola aristokrata familio el la klano Łada. Li tradukis multajn francajn komediojn, inter aliaj tiujn de Molière, sed li ankaŭ verkis siajn proprajn teatraĵojn koncentrite en polaj aferoj.

Franciszek Zabłocki
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1752 (1752-01-02)
en Volinio
Morto 10-an de septembro 1821 (1821-09-10) (69-jaraĝa)
en Końskowola
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojDuklando VarsovioKongresa Pollando
Okupo
Okupo poeto • tradukistoverkisto
vdr

Ekde 1774, li laboris en la Komisiono de Nacia Edukado kaj en 1794, li partoprenis en la Ribelo de Kościuszko. Dum la venonta jaro li lasis literaturon kaj iĝis pastro.

Literatura kariero redakti

La literatura kariero de Zabłocki startiĝis per la publikigo de lia laboro en la pola literatura gazeto Zabawy Przyjemne i Pożyteczne ("Plaĉaj kaj Utilaj Amuzoj"). Tiu gazeto estis la unua siatipe en Pollando, kaj estis lanĉita en la jaro 1770.[1]

Dum la regado de la regado de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, Varsovio estis scenejo de granda literatura aktiveco. La reĝo kutimis gastigis literaturajn gravulojn por kunsidaj manĝoj ĉiun merkredon. Zablocki estis regula invitito al tiuj festokunsidoj, kiuj inkludis en la gastigitaro polajn gravulojn kiel Adam Naruszewicz kaj Ignacy Krasicki.[1] Dum unu el tiaj kunsidoj, oni petis al Zabłocki legi sian unuan komedion Fri Zabobonnik. Al la reĝo tiom plaĉis ties kanto ke li havigis la Medalon Merentibus al Zabłocki.[1]

Post Zablocki revenis al verkado de teatraĵoj, produktante mirindan nombron de 40 teatraĵoj en dek jaroj. Li verkis ĉefe komediojn. Liaj ĉefaj verkoj estas Amfitriono (1783), Sarmatismo (1785), Muhammad Harlekeno (1785), Blinda reĝo en la lando (1787), Flava noktoĉapo (1783), Doktoro de Lublin (1781), Gamrat (1785), kaj La nupto de Figaro (1786).[1]

 
Memortabuleto honora al Zabłocki.

Kelkaj verkoj redakti

  • Cztery zywioly (eseo) 1777
  • Objawienie sie genjusza satyry autorowi paszkwilów (satiro)
  • Zabobonnik (komedio) 1781
  • Fircyk w zalotach (komedio) 1783
  • Amfitryo (komedio) 1783
  • Król w kraju rozkoszy (komedio) 1787
  • Sarmatyzm (komedio) 1820

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Francis Zablocki: Biography. Alirita 12a de Februaro 2013.