Pastiĉo
Pastiĉo (de la itala pasticcio, «pasteĉo») estas imito de la stilo de aŭtoro aŭ artisto kiu ne celas la plagiaton. Oni povas malkovri pastiĉojn en ĉiuj literaturaj kaj artaj kampoj. Pastiĉo ne estas la sama ol parodio aŭ karikaturo, kvankam la vorto «pastiĉo» foje estas uzata kiel sinonimo de «parodio»[1].
Pastiĉo en pentroartoRedakti
La pastiĉo de pentraĵo estas pentraĵo en pentrarto en kiu la artisto serĉas imiti la manieron (lertecon aŭ kulturon) de alia influa pentrista skolo pentristo (ekzemple Luca Giordano) respegulante la influon de majstro sur artisto malpli dotita aŭ ankoraŭ juna.[2]
Pastiĉo en muzikoRedakti
Pastiĉoj en muziko estis realigitaj de Frank Zappa en tute sia verkaro.
Pastiĉo en arkitekturoRedakti
Ekzistas ekzemple multnombraj replikoj de la kastelo de Versailles en la mondo.
Pastiĉo en la gazetaroRedakti
- La granda diktatoro, de Charlie Chaplin, pastiĉo historia de la supreniro al la povo de Adolf Hitler.
- La Neciklopedio, pastiĉo de Vikipedio kiun gastigas Wikia.
- Sankta Gralo de Monty Python, pastiĉo de la legendo de la ronda tablo.
- Granda parto de la klasikaj Disney-filmoj pastiĉas fabelojn kaj romanojn.