Stanislao la 1-a

(Alidirektita el Stanislao Leszczyński)

Stanislao la 1-a de Pollando kaj Litovio (naskiĝis en Lvivo (nuna Ukrainio), la 20-an de oktobro 1677; mortis en Lunéville (Francio), la 23-an de februaro 1766) estis dufoje reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Rzeczpospolita), duko de Loreno, filozofo kaj verkisto. Sub la nomo Stanislao la 1-a li estis reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekde 1704 ĝis 1709, kaj denove de 1733 ĝis 1736. Poste li ekestis fine Duko de Loreno kaj Bar per la traktato de Vieno de 1738 kaj tenis tiun pozicion ĝis sia morto.

Stanislao Leszczyński
Reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Persona informo
Stanisław Leszczyński
Naskonomo pole Stanisław Leszczyński ([staˈniswaf lɛʂˈtʂɨɲski], esperantigite Stanislav Leŝĉinski, litove Stanislovas Leščinskis
Naskiĝo 20-an de oktobro 1677 (1677-10-20)
en Lvivo,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 23-an de februaro 1766 (1766-02-23) (88-jaraĝa)
en Lunéville,  Reĝlando Francio
Tombo Royal Tombs of the Wawel Cathedral vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco FrancioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Stanislao la 1-a
Familio
Dinastio Leszczyński family vd
Patro Rafał Leszczyński vd
Patrino Anna Leszczyńska vd
Edz(in)o Catherine Opalińska vd
Infanoj Maria Leszczyńska • Anna Leszczyńska vd
Profesio
Okupo artkolektanto vd
Aktiva dum 1700–1766 vd
Reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Dum 17061709
Antaŭulo Aŭgusto la 2-a, "la Forta"
Sekvanto Aŭgusto la 2-a, "la Forta"
2-a periodo
Dum 17331736
Antaŭulo Aŭgusto la 2-a, "la Forta"
Sekvanto Aŭgusto la 3-a, "la Saksa"
Duko de Loreno kaj Bar
Dum 17381766
Antaŭulo Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)
Sekvanto Ludoviko la 15-a (Francio) (aneksita de Francio)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stanisław la 1-a Leszczyński
Statuo de Stanisław Leszczyński en Nancy

Li estis elektita la reĝo kiam tirana reĝo Aŭgusto la Forta eskapis el Pollando-Litovio post detronigo lin de la pola nobelaro pro la malsaĝa regado en la batalo kun Svisio. Leszczyński reĝis tiam kvin jaroj provante pacigi la malbone regitan reĝlandon kaj batalon. En 1712 Leszczyński lasis sian kronon por Aŭgusto la 2-a kaj poste provis batale gajni ĝin denove. En 1733 Leszczyński estis nove kronigita post morto de Aŭgusto promesante la valorajn reformojn por la regno kaj Sejmo (pola parlamento) kiu ne enkondukis ilin dum la tuta epoko de Aŭgusto. Li estis tamen batale forpelita de Aŭgusto la 3-a.

Li estis nomita Reĝo filozofo ĉar li disvastigadis la ideojn de klasikismo. Li estis aŭtoro de "Dzieło dobroczynnego filozofa" (france:Œuvres du philosophe bienfaisant, esp: Verkoj de la bonfarema filozofo) kaj "Głos wolny, wolność ubezpieczający" (esp: Libera voĉo, sekuriganta liberecon). Li estis propaganto de demokratio kaj bonfaremeco por la pli alta bono de nacio. Kiam Leszczyński loĝis en Nancio, la fama filozofo Voltero laboris ĉe li dum tri jaroj. Per verkoj de Leszczyński inspiriĝis ankaŭ Jean-Jacques Rousseau kiu opinis Respublikon de Ambaŭ Nacioj kiel la lando kiu estas la materialo por la plej bona en la strukturo de la ŝtata potenco. Li eĉ proponis la reformojn por ĝi ke ĝi fariĝu perfekta- inspirigante per la verkoj de Leszczyński. Stanisław Leszczyński kreis en Nancy Académie de Stanislas- Akademion de Stanislao.

Pri Leszczyński Giuseppe Verdi kreis operon Un giorno di regno. Lia persono estas ankaŭ uzita en la teatra farso Reĝo Ubu de Alfred Jarry.

Vidu ankaŭ redakti