Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko

(Alidirektita el Podlaĥia Libraro)

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko (pole Książnica Podlaska im. Łukasza Górnickiego w Białymstoku) – kultura institucio de Podlaĥia Provinco. Ĝi estas la plej granda biblioteko en la regiono de nordorienta Pollando. Ĝi funkcias kiel la ĉefa biblioteko kaj per reto de 16 bibliotek-filioj situantaj en diversaj kvartaloj de Bjalistoko.

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
biblioteko
Lando  Pollando
Regiono Podlaĥia provinco
Situo Bjalistoko
Urbo Bjalistoko
Adreso ul. Marii Curie-Skłodowskiej 14 A, 15-097 Białystok
Estiĝo 1910
Malfermo 1910
Koordinatoj 53° 7′ 40″ N, 23° 9′ 32″ O (mapo)53.127675623.1590161Koordinatoj: 53° 7′ 40″ N, 23° 9′ 32″ O (mapo)
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko (Pollando)
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko (Pollando)
DEC
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
Situo de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
Map
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
Retpaĝo http://www.ksiaznicapodlaska.pl
vdr

La ĉefsidejo de Podlaĥia Libraro troviĝas ĉe la strato Marii Curie-Skłodowskiej 14 A. Ekde la 4-a de majo 2021 la direktoro estas Beata Zadykowicz[1].

Kolekto redakti

La tema amplekso de la kolektitaj materialoj estas universala kun superrego de literaturo en la kampo de homaj sciencoj kaj sociaj sciencoj. La biblioteko kolektis elekton de literaturo en fremdaj lingvoj, precipe en la angla, belorusa, litova, ukraina kaj rusa. La rimedoj inkluzivas ankaŭ kolekton de libroj kaj revuoj en Esperanto kaj specialajn kolektojn rilatajn al Ludoviko Zamenhof kaj la Esperanto-movado.

Podlaĥia Libraro havas signifan elekton de regionaj materialoj ligitaj al Podlaĥio, la regionoj de Suwałki kaj Łomża. La kolekto de libroj pri tiu ĉi temo konsistas el proksimume 16 000 volumoj, kaj la rimedoj de la regiona gazetaro, la plej granda en la regiono, sumiĝas al pli ol 800 titoloj. La kolektitaj regionaĵoj estas nuntempaj kaj arkivaj materialoj.

La kolektoj de Podlaĥia Libraro konsistas ankaŭ el novaj plurmediaĵoj – elektronikaj dokumentoj, sonlibroj kaj registraĵoj sur kasedoj. La oferto inkluzivas materialojn por lerni fremdajn lingvojn, ekz. angla, araba, ĉina, franca, hispana, germana kaj rusa. La rimedoj fariĝas pli allogaj per la kolekto de muzikaĵoj sur KD kaj analogaj diskoj, partituroj, kasedoj, muzikgazetaro.

Filioj[2] redakti

  • n-ro 1 - str. Dobra 12
  • n-ro 2 - str. Kozłowa 4
  • n-ro 3 - str. Ciepła15
  • n-ro 4 - str. Komisji Edukacji Narodowej 36 lok. 4
  • n-ro 5 - str. Pułaskiego 96
  • n-ro 6 - str. Piastowska 11A
  • n-ro 7 - str. Zielonogórska 2
  • n-ro 8 - str. Witosa 34
  • n-ro 9 - str. Gajowa 73
  • n-ro 10 - str. 42 Pułku Piechoty 72K, lok. U3
  • n-ro 11 - str. Żurawia 12
  • n-ro 12 - str. Dojlidy Górne 48
  • n-ro 13 - str. Broniewskiego 4
  • n-ro 14 Esperanto-Libraro – str. Warszawska 19
  • n-ro 15 - str. M. Curie-Skłodowskiej 14B
  • n-ro 17 - str. Dziesięciny 41B

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti