Zamenhofa Esperanto-Societo

antaŭmilita bjalistoka Esperanto-asocio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Zamenhofa Esperanto-Societo (pole: Esperanckie Towarzystwo im. Zamenhofa) estis la unua Esperanto-asocio en Bjalistoko, la naskiĝurbo de LLZ.

Zamenhofa Esperanto-Societo
Esperanckie Towarzystwo im. Zamenhofa
Ekspozicio de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, 1928
Ekspozicio de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, 1928
ne-registara organizaĵo • esperanto-organizaĵo
Komenco 17-a de julio 1922[1]
Poste Bjalistoka Esperanto-Societo vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Bjalistoko, Dua Pola Respubliko
Ĉefestro(j) Jakobo Ŝapiro vd
Estr(ar)o Jakobo Ŝapiro
sekretario Filip Kurjański
vdr

Inter 1920 kaj 1922 oni penis oficiale registri societon de bjalistokaj esperantistoj. Fine la 17-an de julio 1922 estis akceptita la regularo de Esperanto-Societo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. Inter la kreintoj estis Jakobo Ŝapiro. Dum du jaroj la agado tre malgrandiĝis kaj la 8-an de junio 1924 oni reaktivigis la societon. Jakobo Ŝapiro estis elektita kiel ĝia prezidanto[1].

Danke al fervora agado la lingvo iĝis populara kaj videbla en Bjalistoko. En pola esperanta adresaro de tiu periodo oni trovas 300 adresojn de bjalistokanoj, pro tio Bjalistoko iĝis la tria – post Varsovio kaj Krakovo – centro de Esperanto. Propagando funkciis ankaŭ inter komercistoj, kiuj metis en vitrinojn de siaj entreprenoj tabuletojn kun la surskribo Ĉi tie oni parolas Esperanton kaj publikigis reklamojn en la lingvo internacia. Ŝapiro instruis la lingvon kaj verkis multe, interalie humorajn tekstojn (Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano sub la pseŭdonimo Joŝo kaj Humoraj felietonoj), gvidlibrojn tra Bjalistoko, lernolibron en la jida lingvo, artikolojn al lokaj ĵurnaloj kaj kongresajn kaj postkongresajn gazetojn. Li estis ankaŭ ofte premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj.

La 21-an de decembro 1930 okazis solena malfermo de filio de la Societo en Łomża[2].

La asocio ĉesis ekzisti dum la dua mondmilito, kiam Bjalistokon enmarŝis naziaj trupoj. Plejparto de la membroj de la asocio pereis en la bjalistoka geto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Zofia Banet-Fornalowa: Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko. Świdnik 1999
  2. 'Kroniko de l’ Esperanto-movado' en Heroldo de Esperanto, 14.03.1930

Eksteraj ligiloj redakti