Mamutido Miĉjo
Mamutido Miĉjo estas originale verkita en Esperanto populara en Rusio legolibro por komencantoj de Mikaelo Bronŝtejn.
Mamutido Miĉjo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Mikaelo Bronŝtejn | |
Eldonjaro | 2000 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Impeto | |
Paĝoj | 64 | |
ISBN | 978-5-7161-0225-5 | |
Ĝi konsistas el historio de mamutido Miĉjo, kiun oni trovis en Antarktio. 3 libroformaj eldonoj (2000, 2001, 2011) aperintaj ĉe eldonejo Impeto, enhavas Esperanto-rusan vortareton de la eltekstaj vortoj. La lasta eldono enhavas pentraĵojn de Anna Striganova.
En 2011 eldonejo Impeto aperigis daŭrigon de la historio pri Mamutido Miĉjo "Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj", kiun aŭtoras ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn.