Aleksandr Postnikov
Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (naskiĝis la 23-an de aprilo 1880 aŭ 23-an de julio 1880 en Kovno, mortis la 19-an de junio 1925[1]) estis fama rusa esperantisto kaj Esperanto-propagandisto. Li estis kapitano de Rusa Gvardio, aristokrato kaj kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la Rusa-Japana Milito.
Aleksandr Postnikov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1880 en Kaŭno |
Morto | 19-an de junio 1925 (45-jaraĝa) |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusia Imperio |
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio (1903–) Pavel Military School (en) (–1899) Pskov military school (en) (–1897) |
Familio | |
Frat(in)o | Fjodor Postnikov |
Okupo | |
Okupo | esperantisto soldato |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 16816 |
En 1909 Postnikov fondis Ruslandan Ligon Esperantan kaj revivigis la gazeton Ruslanda Esperantisto. Li aranĝis kaj okazigis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj en 1910 en Peterburgo. Li estis brila kaj neordinara persono en la Rusia Esperanto-movado en la komenco de la 20-a jarcento, sed dum multaj jardekoj tiun nomon kovris la kurteno de prisilentado. Li uzus Esperanton "ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado" (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua Esperanto-movado en Rusio tre senteblan ekbaton. En 1911 li estis arestita kaj akuzita pri spionado. La 26-an de aŭgusto 1911 la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado. La Ligo kun siaj filioj estis fermita de la registaro.
Biografio
redaktiLa nobela familio de Alekse'j Postnikov (lia patro), ekskolonelo, estis granda: Aleksandr havis kvar fratojn kaj fratinojn (Rigardu Fjodor Postnikov). La patro, dezirante vidi siajn filojn heredantoj de militista dinastio, sendis ilin, unu post la alia, en Pskovan Kadetan lernejon. Aleksandr finis tiun en 1897, poste finis la Militan Altlernejon en Pavlovsk, apud Sankt-Peterburgo, en 1899. La signojunkro Postnikov elstaris ne nur pro sukcesa studado de artileria merito, sed ankaŭ pro perfekta posedo de fremdaj lingvoj kaj pro verkado de patriotismaj poemoj. Post finstudo Aleksandr militservis en Transkaŭkazio. En 1900 li trafis la Unuan Orient-Siberian Artilerian brigadon kaj partoprenis la Ĥinujan militiron, faritan de internaciaj trupoj por subpremi la "Bokseran" ribelon.
En 1903 Postnikov sukcese trapasis elekton por studentiĝi en la Akademio de la Ĉefstabo. Pro sukcesa studado A. Postnikov estis honorita per la surbrusta signo de la Akademio. Krom studado, li ekde marto 1904 ĝis septembro 1905 partoprenis la Rusa-Japanan militon. Dum tiu milito la subleŭtenanto Postnikov partoprenis 27 batalojn kaj kelkfoje ricevis honoradon de la registaro. En la aĝo de 25 jaroj li ricevis la rangon de stab-kapitano.
Post reveno en Sankt-Peterburgon A. Postnikov provizore estis rotestro de la Preobraĵenska regimento ĝis oktobro 1909. De tie li foriris al rezervo.
Esperanta agado
redaktiLa Esperanto-agadon de Postnikov estas sekvebla ekde 1907. Li laboris tre aktive, multe vojaĝis, propagandis Esperanton en Volga regiono kaj ĉe la bordo de la Nigra maro.
En 1908 danke al unuiĝo de la Peterburgaj societoj "Espero" kaj "Esperanto" estis fondita la Ruslanda Ligo Esperantista (RLE). Kiel prezidanto de tiu ligo estis elektita Postnikov. Aleksandro ankaŭ revivigis la revuon Ruslanda Esperantisto, farante ĝin oficiala organo de RLE. En 1909 li reprezentis Ruslandon en la 5-a Tutmonda Kongreso de Esperanto (Barcelono, Hispanio).
En 1910 Postnikov aranĝis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj, kiu kunigis diversajn societojn de Rusio. En la kongreso partoprenis ankaŭ doktoro L. L. Zamenhof. Postnikov opiniis, ke por disvastigo de Esperanto tre gravas ricevi subtenon de la regnestro. Li tiurilate atingis kelkajn gravajn sukcesojn: li ricevis dankleteron de la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna Romanova pro la donaco (lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto), kiun li faris al la grandprincino Olga Nikolajevna; en majo Postnikov aranĝis la decidon de la Ministerio de Komerco kaj Industrio pri sendado de oficiala reprezentanto de la Ministerio al la 6-a Tutmonda kongreso (Vaŝingtono). En 1910 Aleksandr Postnikov ankaŭ fondis "Universalan Ligon". Dum la Vaŝingtona kongreso li okazigis ĝian unuan kunvenon.
Posta sorto
redaktiSubite, 28-an de marto 1911 li estis arestita. Post la aresto de la prezidanto de RLE en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj. Aleksandr Postnikov estis akuzita pri spionado, ĉar en iu banko oni trovis 200-rublan kvitancon kaj konstatis, ke tiun sumon pagis eksterlanda agento. La 26-an de aŭgusto la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagno.
Ruslanda Esperanto-movado tuj distanciĝis de Postnikov, nomante lin "hazarda persono en la movado". Sed RLE estis tamen fermita.
Aleksandr Postnikov estis liberigita aprile 1917 pro Februara revolucio. Li estis amnestiita kiel politika ekzilito. Post reveno al Petrogrado oni al Postnikov reatribuis la kapitanan rangon, poste en la sama jaro li ricevis la rangon de kolonelo de Ĉefstabo. En decembro 1917 Postnikov okupiĝis pri socia agado: li estis elektita de la Ligo de Socialistoj-Universalistoj kiel membro de Petrograda Soveto. En 1919 li havis postenon de stabestro en la Stabo pri defendo de fervojoj kaj poste ĉefo de la stabo de interna gardo.
Junie 1919 Postnikov estis arestita, ĉar li estis "blankgvardiano kaj nefidinda persono". Poste li estis liberigita kaj denove oficis, sed decembre oni denove lin arestis kaj akuzis pri "kontraŭrevolucia agado", kaj li restis en koncentrejo. La Centra Plenumkomitato nuligis la juĝverdikton en oktobro 1920. Postnikov estis liberigita kaj ĝis novembro 1921 instruis militarton en la kursoj por militistaj gvidantoj en Mogiljov. En novembro 1921 A. Postnikov estis denove arestita. Oni lin suspektis pri spionado kaj kondamnis al 2 jaroj da ekzilo, sed subite oni nuligis la verdikton, kaj en majo 1922 li estis liberigita. Ĝis oktobro 1924 A. Postnikov instruis strategion diversloke. En oktobro 1924 li restis sen laboro. En la fino de marto 1925 estis arestitaj multaj membroj de la Ligo de Socialistoj-Universalistoj; inter ili ankaŭ la prezidanto de la Ligo, Aleksandr Postnikov. Oni opiniis la Ligon kontraŭrevolucia organizaĵo. La juĝproceso kontraŭ la membroj de la Ligo okazis la 19-an de junio 1925.
La edzino de Postnikov, estinte sekretario de la Ligo de Socialistoj-Universalistoj, estis kondamnita al 3-jara ekzilo. Similajn verdiktojn ricevis aliaj socialistoj. Nur unu persono estis kondamnita al pafekzekuto. Tiu persono estis Aleksandr Postnikov. La saman nokton la verdikto estis plenumita.
Ĉiuj kondamnitoj de la juĝproceso estis rehabilititaj nur en 1993.
Referencoj
redakti- ↑ Noto pri Aleksandr Postnikov Arkivigite je 2020-07-23 per la retarkivo Wayback Machine en listo de viktimoj de la politika teroro en Sovetio
Fontoj
redakti- En batalo por SEU Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, Ernest Drezen, La Ondo de Esperanto, 199?
- Aleksandr Postnikov Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, Igorj Simonov La Ondo de Esperanto, 1995
- Anatolo Sidorov "A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro"
- Ankoraŭfoje pri Aleksandr Postnikov Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, Anatolij Sidorov, La Ondo de Esperanto, 2000
- Mikaelo Bronŝtejn "Dek tagoj de kapitano Postnikov" (originala historia romano en Esperanto pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj (2004). ISBN 5-86038-027-5.