Dek tagoj de kapitano Postnikov

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dek tagoj de kapitano Postnikov, verkita de Mikaelo Bronŝtejn, estas romano dediĉita al realaj eventoj okazintaj en Rusujo antaŭ cent jaroj. La ĉefa rolulo de la romano, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, estas lerta, eksterordinara persono, artileria oficiro, kiu partoprenis du militojn en la Oriento kaj ricevis ordenojn. Kiel senlaca iniciatinto de la ideo de universala internacia lingvo, Esperanto, li organizis kaj sukcese okazigis la unuan rusan kongreson de Esperanto en 1910 en Sankt-Peterburgo. En 1911 A.A. Postnikov estis arestita kaj, sub falsaj akuzoj de spionado, kondamnita al senigo de nobela titolo, rangoj, ordenoj kaj trudlaboro por periodo de 8 jaroj.

Dek tagoj de kapitano Postnikov
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Aŭtoro Mikaelo Bronŝtejn
Eldonjaro 2004
Urbo Tiĥvin
Eldoninto Impeto
Paĝoj 334+8
ISBN 5860380275
vdr

Recenzoj redakti

La historia romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj estas unika fenomeno en nia literaturo. Sub la plumo de la talenta verkisto revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la romano havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano.
Boris Kolker (Usono)

Jen la brava, juna, ĉarmega oficiro Postnikov, kiu, en la tempo de niaj pioniroj, gvidis la rusan E-movadon. Eniru en lian vivon, liajn revojn, liajn renkontojn, dum la krozado al Ameriko por la Washingtona Universala Kongreso. Dank' al kunmetado de tre diversaj dokumentoj, spektu la maturiĝon de nia Historio. Vidu kiel kunagas la noblaj streboj kaj la bazaj impulsoj. Aŭskultu la saĝajn parolojn de Zamenhof, kiujn post jarcento ni ankoraŭ ne funde enlumigis. Kaj se foje la rakonto amare gustas, tamen je la fino ni kapablos danki tiujn tiom sincerajn praesperantistojn.
Marie France Conde-Rey (Francio)

Mi delonge ne legas tiel nomatajn "historiajn romanojn", ĉar opinias, ke ĉion en ili diratan elpensas la aŭtoroj. Tamen leginte la novan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn, mi havas la impreson, ke li, doninte multajn dokumentojn kaj citaĵojn el la gazetaro ruslingva kaj esperanta - krom la konversacioj de la konataj historiaj E-personoj - sukcesis kredinde prezenti la tiutempan politikan-socian atmosferon en Rusio kaj en la esperantista medio. Leginda libro!
Vladimir Samodaj (Rusio) [1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti