Dina Iljiniĉna Rubina (ruse Дина Ильи́нична Ру́бина, hebree דינה רובינה, n. la 19-an de septembro 1953 en Taŝkento) estas rusa-israela verkistino kiu verkis ĉirkaŭ 50 verkaĵojn en la [[rusa lingvo], kaj ĉi tiuj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn. Inter ŝiaj sukcesaj libroj de la lastaj jaroj estas Вот идет Мессия ("Jen venas Mesio!") kaj Syndicat ("Sindikato"). En 1977, ŝi famiĝis post la eldono de sia novelo "Kiam finfine neĝos?" rakontanta la historion de juna knabino, kiu renkontis sian amon la tagon antaŭ tre danĝera operacio. Ĝia teksto estis adaptita por filmo, radio kaj televido.

Dina Rubina
Persona informo
Дина Ильинична Рубина
Naskiĝo 19-an de septembro 1953 (1953-09-19) (70-jaraĝa)
en Taŝkento
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco IsraeloSovetunioRusio vd
Alma mater State Conservatory of Usbekistan vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoredaktoro vd
Laborkampo beletrofilmo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rubina ĉe la 21-a Internacia Foiro Ne-fikcio 2019 en Moskvo.

Ŝia libro Белая голубка Кордовы estis tradukita al Esperanto (La blanka kolombino de Kordovo).

Biografio redakti

Ŝi finstudis en speciala lernejo por talentaj infanoj kaj poste studis muzikon ĉe la lernejo Viktor Ouspenski de la konservatorio de Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio. Ŝi havis nur 16 jarojn kiam ŝi verkis sian tutunuan rakonton, kiu aperis en la plej grava sovetia junulara revuo “Junostj” (Juneco) kun la eldonkvanto de 3 milionoj da ekzempleroj. Meze de la 1980-aj jaroj, post kiam ŝi verkis teatraĵojn dum pluraj jaroj, ŝi transloĝiĝis al Moskvo. En 1990 ŝi elmigris al Israelo[1] kaj iĝis membro de PEN-Klubo, apartenanta al la ruslingvaj israelaj verkistoj.

Literatura kariero redakti

Dina Rubina estas unu el la plej eminentaj ruslingvaj israelaj verkistoj.[2] Ŝiaj libroj estis tradukitaj en tridek lingvojn.[3]

Ŝiaj plej gravaj temoj estas juda kaj israela historioj, migrado, nomadismo kaj la nova popularigo de indiĝenaj kulturoj, mesianismo kaj metafiziko, teatro, aŭtobiografio kaj la interagado inter la judaj kulturoj israela kaj rusa kaj inter la hebrea kaj la rusa lingvoj[4].

 
Dina Rubina en Moskvo, 2010

Verkaro redakti

Ŝi verkis romanojn, amason da noveloj kaj eseoj. La verkistino havas specialan talenton ĝisfunde penetri la temon, kiun ŝi prezentas – ĉu temas pri persekutado de la kuracistoj-judoj (“Ljubka”), aŭ pri la pupfarantoj (“Sindromo de Petruŝka”), aŭ pri cirkaj aktoroj (“Skribmaniero de Leonardo”) aŭ la Taŝkenton de la jaroj 1940–1960 ("Suna flanko de la strato"), ktp.

Romanoj redakti

  • 1996 — Mesio venas! («Вот идёт Мессия!»)
  • 1998 — Lasta sovaĝa porko de Pontevedro («Последний кабан из лесов Понтеведра»)
  • 2004 — La Sindikato («Синдикат»)
  • 2006 — Suna flanko de la strato («На солнечной стороне улицы»)
  • 2008 — Letero de Leonardo («Почерк Леонардо»),
  • 2009 — La Blanka kolombino de Kordovo («Белая голубка Кордовы»),
  • 2010 — La Sindromo de Petruŝka («Синдром Петрушки»).

Traduko en Esperanto redakti

La blanka kolombino de Kordovo” (ru: Белая голубка Кордовы), trad. Mikaelo Bronŝtejn. Bjalistoko, Świdnik, Tiĥvin, Lublin: Ars-Libri, Libro-Mondo, Bjalistoka Esperanto-Societo, 2020, 475 p., (ISBN 9788363698560)

Noveloj redakti

  • 1980 — «Когда же пойдёт снег…?» (Kiam ekneĝos ...?)
  • 1982 — «Дом за зелёной калиткой» (La domo malantaŭ la verda pordego)
  • 1987 — «Отворите окно!» (Malfermu la Fenestron!)
  • 1990 — «Двойная фамилия» (Duobla familia nomo)
  • 1994 — «Один интеллигент уселся на дороге»
  • 1996 — «Уроки музыки» (Muzikaj lecionoj)
  • 1997 — «Ангел конвойный»
  • 1999 — «Высокая вода венецианцев» (Fluso de Venecianoj)
  • 1999 — «Астральный полёт души на уроке физики»
  • 2002 — «Глаза героя крупным планом»
  • 2002 — «Воскресная месса в Толедо» (Dimanĉa Meso enToledo)
  • 2002 — «Во вратах твоих» (Ĉe via pordego)
  • 2003 — «Несколько торопливых слов любви»
  • 2004 — «Наш китайский бизнес» (Nia ĉina komerco)
  • 2008 — «Астральный полёт души на уроке физики»
  • 2008 — «Итак, продолжаем!..»
  • 2008 — «Мастер-тарабука»
  • 2008 — «Чужие подъезды»
  • 2008 — «Холодная весна в Провансе»
  • 2008 — «Камера наезжает!..» повесть
  • 2009 — «Любка»
  • 2010 — «Миф сокровенный…»
  • 2010 — «Больно только когда смеюсь»
  • 2010 — «Адам и Мирьям» (Adamo kaj Mirjamo)
  • 2010 — «Фарфоровые затеи»
  • 2011 — «Душегубица»
  • 2012 — «Окна»

Eseoj redakti

  • 1999 — «Под знаком карнавала»
  • «Я — офеня»
  • «Я не любовник макарон, или кое-что из иврита»
  • Vokas min! («Позвони мне, позвони!»)
  • «Дети» (Infanoj)
  • «А не здесь вы не можете не ходить?!»
  • 2001 - Kio fari? («Чем бы заняться?»)
  • Mein pijak en weisse kletka («Майн пиджак ин вайсе клетка…»)
  • Jerusalem aŭtobuso («Иерусалимский автобус»)
  • Afterwords («Послесловие к сюжету»)

Filmoj redakti

Surbaze de ŝiaj verkoj en Rusio estis kreitaj ok kinofilmoj (i.a. Duobla familia nomo (Двойная фамилия) kaj seriaroj, du el tiuj ricevis premiojn en gravaj festivaloj.

Premioj redakti

Ŝi estis honorigita per multaj literaturaj premioj, du el inter tiuj premioj estis aljuĝitaj en Israelo: la premio Arie Dulĉin kaj la premio de la Unio de Israelaj Verkistoj.

En 2007, Rubina gajnis la rusan literaturan premion Большая Книга (Granda Libro)[5] pro la libro "Suna flanko de la strato" (На солнечной стороне улицы).

  • Mesio venas!: premio de la Unio de israelaj verkistoj kaj premio de la israela ministrerio pri integriĝo.
  • La blanka kolombino de Kordovo: rusa premio
  • La mano de Leonardo: premio Portal
  • Adam kaj Miriam: premio Oleg Tabakov

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Russian Literature Online[rompita ligilo]
  2. Anna Wexler Katsnelson, "Belated Zionism: The Cinematographic Exiles of Mikhail Kalik", Jewish Social Studies New Series 14.3, Spring-Summer 2008, pp. 126–49, note 24, p. 145: "arguably Israel's best-known author in the Russian language".
  3. Contemporary Jewish Writing in Europe: A Guide, eldonita de Vivian Liska kaj Thomas Nolden
  4. Anna P. Ronell, "Some Thoughts on Russian-Language Israeli Fiction: Introducing Dina Rubina", Prooftexts 28.2, Spring 2008, pp. 197–231.
  5. Jewish Russian Telegraph, A Russian Cultural Patriot, interview by Dmitry Babich. Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2020-10-21.