Taşkent

urbo de Turkio
Tiu ĉi artikolo temas pri la turkia urbo Taşkent. Pri la ĉefurbo de Uzbekio vidu la artikolon Taŝkento.

Taşkent [Taŝkent] estas urbo (kaj ankaŭ distrikto) en la azia parto de Turkio. Ĝi apartenas al la provinco Konya kaj la administra regiono Centra Anatolio. En 2013 la urba distrikto havis 7094 loĝantojn.

Taşkent
distrikto de Turkio • urbeto
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 635  (2018) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 55′ N, 32° 29′ O (mapo)36.92416666666732.491388888889Koordinatoj: 36° 55′ N, 32° 29′ O (mapo) [+]
Alto 1 363 m [+]
Areo 595,4 km² (59 540 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Taşkent (Turkio)
Taşkent (Turkio)
DEC
Taşkent
Taşkent
Situo de Taşkent

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taşkent [+]
vdr

Ekde 2014, la komunumo (belediye) kongruas kun la distrikto (ilçe). Ĉiuj antaŭaj vilaĝoj (köy) nun estas komunumopartoj (mahalle) de la komunumo. La urbo situas ĉirkaŭ 110 kilometrojn sude de la provinca ĉefurbo Konya.

La distrikto situas en la ekstrema sudo de la provinco. Ĝi bordas al la distrikto Hadim okcidente kaj norde, la provinco Karaman oriente kaj sude, kaj la provinco Antalya sudokcidente. Tra Taşkent kondukas la interregiona vojo D-340, kiu konektas Beyşehir en la nordo kun Mut (Mersin) en la sudoriento. En la sudo de la monteta distrikto estas la monto Bozdağ Tepesi kun 2133 metroj. En la sudoriento, fontas la rivereto Balcılar Çayı, kiuj transiras la distrikton al la nordokcidento kaj fluas pli norde en la riveron Göksu.

Eksteraj ligiloj redakti

 
impreso de la dekliva urbocentro