La Amendo Platt estis apendico aldonita al la Konstitucio de Kubo en la periodo de la unua militista interveno de Usono en la insulo (18991902) kaj kiu respondis al la interesoj de Usono.

Unua paĝo de la Amendo Platt.
Dua paĝo de la Amendo Platt.

La fino de la Hispan-Kub-Usona Milito, inter Hispanio, Usono kaj Kubo, favoris al Usono kaj permesis al ĝi la akiradon de pluraj hispanaj kolonioj. Inter ili troviĝis la insulo Kubo, kiu estis transdonita per la Traktato de Parizo, la 10-a de decembro 1898.

Usono enmiksiĝis en milito kiu vere estis preskaŭ gajnita de la kubanoj. Por tiu ĉi celo estis aprobita en la Kongreso kaj en la Senato la Komuna Rezolucio. Post tio, kun la helpo de la kubaj ribeliĝintoj, elŝipiĝis kaj okazigis ŝipbatalon. Kun la helpo de la kubanoj, Usono militiste okupis la landon.

La Amendo Platt estis aprobata pro la ĉantaĝo de Usono ne foriri ĝis ĝia aprobado. Kun la celo gajni favoran bildon antaŭ la publiko, ĝi realigis propagandan kampanjon, en kiu ĝi parolis pri la nekapableco de la kubanoj finigi la militon kaj kritikis la metodon de la Rekoncentriĝo de Hispanio.

Usono aprobis la Komunan Rezolucion la 19-an de aprilo 1898. Ĝi estis vera militdeklaro al Hispanio, en kiu ne estis agnoskata la volo de la kuba popolo.

La milito havis multflankan karakteron ĉar ĝi ne nur disvolviĝis en la militista kampo sed ankaŭ en la diplomatia, psikologia, ekonomia kaj propaganda, kiuj konigas la imperiisman karakteron de la usona diplomatio en tiu epoko. Lenino diris ke la Hispan-Kub-Usona Milito estis la unua imperiisma milito en Ameriko.

Tiu ĉi amendo al la konstitucio celis la tutan nerektan dependon de Kubo (politike kaj ekonomie) al Usono. En ĝi establiĝis ke Usono povas interveni en la insulon ĉiam kiam ĝi konsideros tion oportunan por konservado de la sendependeco kaj demokratio. La Amendo Platt estis forte malakceptata de multaj tiuepokaj intelektuloj kiuj malkaŝe protestis kontraŭ ĝi. Ĝi estis valida ĝis la jaro 1934 laŭ la kontrakto.