Vilmos Fellner [vilmoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fellner Vilmos, konata en Usono William John Fellner [viljem ĝon] estis hungardevena usona ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Henrik Fellner.

Vilmos Fellner
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1905 (1905-05-31)
en Budapeŝto
Morto 15-an de septembro 1983 (1983-09-15) (78-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös LorándHumboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Henrik Fellner
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

Vilmos Fellner[1] naskiĝis la  31-an de majo 1905(nun 1905-05-31) en Budapeŝto, li mortis la 15-an de septembro 1983 en Vaŝingtono.

Biografio redakti

Vilmos Fellner studis en Reĝa Universitato palatino József en sia naskiĝurbo, poste inter 1924-1927 en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, pli poste 2 lernojarojn Humboldt-Universitato en Berlino. Li doktoriĝis (Ph.D.) en 1929. Hejmenveninta li estis negocisto en Budapeŝto (1929-1938), poste li instruis en Universitato de Kalifornio en Berkelio (asistanto en 1939, lektoro en 1941, docento en 1943, profesoro en 1947) kaj inter 1952-1973 en Universitato Yale. Li pensiuliĝis en 1973. Li havis edzinon kaj li ricevis usonajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Das Amerikanische Alkoholverbot vom Standpunkte der Volkswirtschaftslehre (disertaĵo, 1929)
  • A treatise on war inflation : present policies and future tendencies in the United States (1942)
  • Monetary Policies and Full Employment (1946)
  • Trends and Cycles in Economic Activity (1956)
  • Maintaining and Restoring Balances in International Payments (1966)
  • Contemporary Economic Problems (1978)

Fontoj redakti

Referencoj redakti