Freie Deutsche Jugend

(Alidirektita el FDJ)

La organizaĵo Freie Deutsche Jugend (FDJ) - en Esperanto "Libera Germana Junularo" - estas socialisma junulara asocio. En la sovetunie dominita socialisma ŝtato GDR, kiu ekzistis inter la jaroj 1949 kaj 1990, la organizaĵo estis la sole ŝtate permesita kaj subtenita junulara organizaĵo. Ĝi estis signifa amasa organizaĵo kaj krom la socialisme kontrolita lerneja sistemo estis la plej grava parto de paralela socialisma eduka sistemo de la junaj ŝtatanoj. Post la malapero de la ŝtato GDR, la asocio pluekzistas kiel unu el multaj politikaj junularaj asocioj en la pluralisma parlamenta respubliko Federacia Respubliko Germanio: La membronombro de la asocio, kiu dum la jaro 1989 havis iom pli ol 2.300.000 membrojn, tamen reduktiĝis ĝis la nombro de 150 (!) dum la jaro 1993 kaj pli-malpli 200 dum 2008. La asocio do laŭ membronombro estas praktike sensignifa en la nuntempa ŝtato Germanio.

Freie Deutsche Jugend
emblemo
flago
junulara politika organizaĵo • amasmovado en GDR
Komenco 7-a de marto 1946 vd
Fino 1990
Lando(j) Germana Demokratia Respubliko vd
Sidejo Karl-Liebknecht-Haus
Ideologio

Marksismo-leninismo

Membro de Monda Federacio de Demokratia JunularoInternacia Unio de Studentoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kaj kiel sola ŝtata junulara asocio de GDR kaj nuntempe la organizaĵo FDJ estas membroasocio de la socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo kaj en la Internacia Unio de Studentoj (IUS).

Unuaj grupoj kun la nomo "Libera Germana Junularo" ekde la jaro 1936 ekestis inter junaj germanaj ekzilintoj, kiuj pro kontraŭfaŝisma sinteno aŭ juda deveno devis fuĝi el Nazia Germanio: unua grupo dum junio 1936 ekestis en Parizo, dua dum majo 1938 en Prago kaj pliaj grupoj ekde aprilo 1939 en Britio. La laboro de la kontraŭfaŝismaj grupoj de junaj germanoj en Francio kaj Ĉeĥoslovakio finiĝis, kiam la armeo de Nazia Germanio konkeris tiujn landojn. La agado en Britio daŭris ĝis la jaro 1946, kiam signifa parto de la grandparte judaj aktivuloj aŭ revenis al la postmilita Germanio aŭ al la teritorio de la posta ŝtato Israelo.

GDR-a poŝmarko el la jaro 1986

En la teritorio de la sovetunie okupita parto de Germanio la 7-an de marto 1946 fondiĝis ŝtata junulara asocio kun la nomo "Freie Deutsche Jugend". Oni transprenis la nomon kaj emblemon de la ekzilaj grupoj de junaj germanoj, sed la nova partio tamen vidis sin ne en la tradicio de tiuj ekzilaj grupoj, sed en la servo de la defendo kaj plifirmigo de la komunismo laŭ stalinisma sovetunia difino sur la teritorio de Germanio. Tiusence temis pri la germania parenco de la sovetunia junulara organizaĵo Komsomolo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti