La Rainbow Warrior (ĉielarka militisto) estis la ŝipo de Greenpeace.

La Rainbow Warrior
Memorŝtono pro la Rainbow Warrior ĉe Matauri Bay Nov-Zelando

La unua Rainbow Warrior sinkis en Nov-Zelando je la 10-a de julio 1985. En la haveno de Auckland ĝi protestis kontraŭ la nukleaj testoj en Mururoa, atolo de franca polinezio, fare de la franca registaro. Du membroj de la franca sekreta servo, ges-roj Dominique Prieur kaj Alain Mafart, fiksis du terajn minojn je la kareno de la ŝipo. La ekslodoj kreis grandan truon en la kareno, tiel sinkigante la Rainbow Warrior-on. Krom unu, ĉiuj ŝipveturantoj sukcesis sekure atingi la marbordon. Mortis la portugala fotografisto Fernando Pereira, kiu havis en tiu momento nederlandan ŝtatanecon.

La du sekretaj agentoj estis arestistaj kaj kondamnitaj je longa enkarcerigo. Ili post mallonga tempo rajtis forlasi Nov-Zelandon por en ilia propra lando pasigi ĝisfine sian puntempon. Francio ilin akceptis kiel herooj, donis al ili la plej altan armean ordenon (Honora Legio) kaj post mallonga deviga hejmrestado lasis ilin liberaj.

En julio 2005 montriĝis ke la tiama franca prezidento François Mitterrand mem donis permeson por la atenco.

Ekde 1987 Greenpeace havas novan samnoman ŝipon. Duonoficiale la ŝipo nomiĝas Rainbow Warrior II. Intertempe ankaŭ la Rainbow Warrior III ekuziĝis.

Eksteraj ligiloj redakti