Bartonella henselae

Bartonella henselae estas proteo-bakterio kapabla okazigi bakteriemion, endokardiiton, bacilan angiomatozon, kaj peliosis hepatis. Same, ĝi estas la etiologia agento de la malsano de katgrato (Bartonellosis)[1], kiu, kiel la propra nomo sugestas, okazas post grato aŭ mordo fare de kato. La malsano rezultas en simptomoj de limfadenopatioj (enfiltrigo en la limfaj ganglioj) kaj febro.

Bartonella henselae estas specio apartenanta al la genro Bartonella, nome unu de la tipoj de bakterioj plej oftaj en la mondo.

Notoj redakti

  1. Cotté V, Bonnet S, Le Rhun D, et al. (julio de 2008). «Transmission of Bartonella henselae by Ixodes ricinus». Arkivigite je 2020-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Emerging Infect. Dis. 14 (7): 1074-80. PMID 18598628.