Endokardiito

inflamo de la endokardio

Endokardiito estas inflamo de la endokardio, la plej interna tavolo (el entute kvar tavoloj) de la kora parieto, kiu tegas la korajn ventriklojn, atriojn kaj la arterioj kaj vejnoj tre proksime de la koro, kaj kiu ankaŭ inkluzivas la kvar korvalvojn. Principe ĉiu homo povas malsaniĝi je endokardiito, kaj sen medicina terapio la malsano kutime gvidas al morto. En medicine altevoluitaj mondopartoj kiel ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko la endokardiioj de krome kore sanaj homoj tamen maloftiĝis kaj ekde la malkovro de antibiotikoj ankaŭ facile terapieblas. Pli grandan riskon malsaniĝi je endokardiito havas homoj kun denaskaj aŭ akiritaj koraj misfunkcioj, aparte post la operacia enmeto de artefarita korvalvo.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
I01.1 Akuta reŭmatisma endokardiito
I09.1 reŭmatismaj malsanoj de la endokardio kaj la korvalvoj (ne specifiigitaj)
- kronika reŭmatisma endokardiito
I33 Akuta kaj subakuta endokardiito
I38 endokardiito de korvalvo (ne specifiigita)
vdr
anatomia preparaĵo de endokardiito de homa mitrala valvo