Abiogenezo, en biologio, estas la termino por spontanea genezo, kiu estas la teorio laŭ kiu plene formitaj vivaĵoj estiĝas el nevivanta materio.

La plej fruaj konataj vivoformoj estas supozataj fosiliigitaj mikroorganismoj, trovitaj en hidrotermikaj ellasaj precipitaĵoj, kiuj eble vivis jam 4.28 Gya (antaŭ miliardoj da jaroj), relative baldaŭ post la formado de la oceanoj 4,41 Gya, kaj ne longe post la formado de la tereno 4,54 Gya.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la origino de la vivo.

La teorio venas de la observo pri subita apero de muŝlarvoj en putra viando, aŭ de subita apero de plenkreskaj birdoj en arboj sen iam vidi birdidojn, ktp.

La unuan paŝon en la scienca refuto de la teorio faris la italo Francesco Redi, kiu, en 1668, pruvis ke neniu muŝlarvo brediĝis en viando sur kiu muŝoj estis per dratgazo ne permesitaj lasi ovojn. Ekde la 17-a jarcento, pli kaj pli montriĝis ke almenaŭ en la kazo de la facile videblaj organismoj, abiogenezo ne okazis, sed ĉiu vivaĵo venis el jam ekzistanta vivaĵo.

La teorio ke nunaj vivaĵoj devenas nur de aliaj vivaĵoj estas aparta de la teorio ke la unuaj vivaĵoj evoluis de la praaj ĥemiaj procezoj de la Tero. Kiam oni nuntempe parolas pri abiogenezo, oni ofte intencas la teorion de la unuaj praaj vivaĵoj. Por eviti konfuzon, oni povas uzi la nomon pragenezo (arkigenezo?) aŭ arkibiozo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti