La kampilobakteriozo (aŭ Kampilobakteria hepatito de kortbirdaro) estas infekta malsano produktita per bakterioj de la genro Campylobacter[1] kaj kiu ĝenerale estas transmetita al homoj tra infektitaj birdoj (zoonozo).

Campylobacter spp.

redakti

Campylobacter estas reale grupo de bakterioj de spirala formo kiuj povas okazigi malsanon en homoj kaj aliaj animaloj. La plej parto de la malsano en homoj estas okazigita de la specio Campylobacter jejuni, sed 1% de la homaj okazoj de Campylobacter estas okazigitaj de aliaj specioj.[2][3]

C. jejuni estas bone adaptita al korpo de birdoj kaj bone kreskas je la temperaturo de ties korpoj, kiuj transportas ĝin sen malsaniĝi (portantoj), ĉefe la naturaj birdoj. La bakterio estas fragila; ne povas toleri la senhidratiĝon kaj povas esti detruita pere de oksigeno, nome ĝi estas mikroaerofila, kreskas nur se estas malpli da oksigeno ol en la atmosfera medio.[4] La frostigo malpliigas la nombron de bakterioj de Campylobacter kiu estas en la kruda viando.

Klinika sekvo

redakti

En la majoritato de la infektitoj, la simptomoj estas tiom malabundaj ke ili ne scias ĉu ili estis atakitaj, sed ili suferas altan febron kun kromaj efikoj kiel konfuzo, deliro... pro kio ĝi estas kutime konfuzita kun paratifoida aŭ tifoida febro.

En la majoritato de la kazoj la febro estas sekvita de naŭzo (sed rare vomado), intensa abdomena doloro, kramfoj kaj diareo, en tiu ordo. La diareo povas esti akveca, mukozeca aŭ eĉ sango-enhava. La diareo memhaltiĝas post du aŭ tri tagoj kaj la ceteraj simptomoj malpliiĝas spontane post ĉirkaŭ sep aŭ dek tagoj.

En la personoj kiuj havas malfortan imunan sistemon, la bakterio foje transiras al la sangofluo (septikemio) kaj povas okazigi gravan infekton kun mortorisko.

  1. cdc.gov
  2. Animals Farmed for Meat Are the Number 1 Source of Food Poisoning Bug Newswise, Alirita la 31an de julio 2020.
  3. Food Standards Agency
  4. Saenz Y, Zarazaga M, Lantero M, Gastanares MJ, Baquero F, Torres C (2000). «Antibiotic resistance in Campylobacter strains isolated from animals, foods, and humans in Spain in 1997-1998». Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Antimicrob Agents Chemother 44 (2): 267-71. PMID 10639348. doi:10.1128/AAC.44.2.267-271.2000.