Remaĉula stomako
Remaĉula stomako estas kompleksa, kvarparta stomako de remaĉuloj (bovedoj, cervedoj). Ankaŭ la kameledoj remaĉas la nutraĵon sed oni konsideras, ke ili havas nur 3-partan stomakon pro la la fakto, ke omaso kaj abomaso estas kunmiksitaj[1].
Se oni parolas pri remaĉula stomako, oni pensas pri kvarĉambra stomako de bovedoj. Ĝi konsistas el la kvar partoj kiel rumeno, centipelio (aŭ retostomako), omaso (aŭ faldostomako), abomaso (aŭ postomaso). La unuaj tri fakoj produktas nur mukon, la abomaso produktas digestajn materialojn.
Rumeno (rumen) estas la unua stomaka poŝo de la remaĉula stomako, de kie la nemaĉita herbo revenas bulforme (estas la boluso) en la buŝon. Tie la besto denove maĉas la nutraĵon (tiam la makzeloj moviĝas horizontale). De la rumeno venas la digesteblaj nutraĵoj tuj tra la reteca stomako al la omaso, poste al abomaso kie ĝi vere digestiĝas, kaj fine al la intesta sistemo.
Referencoj
redakti- ↑ R. Bowen. Digestive Anatomy in Ruminants (digesta asntomio ĉe remaĉuloj (angle). Arkivita el la originalo je 2016-03-22. Alirita 2017-04-28 .