Hipofizo

(Alidirektita el Pituitario)

Hipofizo (hypophysis) aŭ pituitario[1] estas endokrina glando havanta proksimume la grandecon de pizo, kiu sidas en la malgranda osteca kaveto de la sfenoido nomata turka selo, ĉe la fundo de la cerbo.

Situo (ruĝe) de la hipofizo

La hipofizo produktas hormonojn regulantajn ampleksan diversecon da korpaj agadoj, inkluzive de hormonoj, kiuj stimulas aliajn endokrinajn glandojn (tiroido, gonadoj, kortiko de la surrenaj glandoj). Dum iom da tempo tio motivis sciencistojn nomi ĝin la estra glando, sed nun ni scias, ke ĝin mem fakte regulas la hormonoj ellasataj de la hipotalamo.

La hipofizo fizike ligiĝas al la hipotalamo per dukto.

Inflamon de la hipofizo oni nomas hipofizito. Ĝi estas malofta kaj ankoraŭ ne bone komprenata malsano. Vidu artikolon Hipofiza malsano.

Referencoj redakti