Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj
La Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono de suda Eŭropo kaj Okcidentazio laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La "tutmondaj 200" estas listo de ekoregionoj, prioritataj por la naturprotekto.
Tiuj arbaroj ampleksas diversajn biomojn : mezvarmajn koniferarbarojn, mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn, kaj montarajn arbarstepojn, kovrante plurajn altajn montarojn de Okcidenta Azio, inkluzive de Kaŭkazo, Malgranda Kaŭkazo, Ponta Montaro, Elborz-Montaro, kaj Kopetdago, kiuj etendiĝas ekde Bulgarujo en la okcidento ĝis Turkmenujo en la oriento, ĉirkauante partojn de Bulgarujo, Turkujo, Kartvelujo, Rusujo, Armenujo, Azerbajĝano, Irano, kaj Turkmenujo.
La tersupraĵaj ekoregionoj kiuj troviĝas en la nomita regiono estas jenaj :
- Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Azerbajĝano, Irano)
- Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo)
- Elborz-montara arbarstepo (Irano)
- Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido (Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo)
- Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo (Irano, Turkmenujo)
- Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj (Turkujo)
Tiu tutmondaj 200-regiono situas parte en la kaŭkaza, parte en la irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejoj.