Elborz-Montaro
Elborz-Montaro (perse البرز, ankaŭ Alborz, Alburz, kaj Elburz) estas montaro en norda Irano, kiu etendiĝas de Armenio en la nordokcidento al la bordoj kun Turkmenistano kaj Afganio en la oriento, preterpasinte la sudan ekstremon de Kaspio, kie troviĝas kaj Amol kaj la plej alta monto en Irano, Monto Damavando (5610 m).
Elborz | ||
---|---|---|
Damāvand.Elborz
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Damāvand[1] (5 604 m) | |
Longeco | 900 km | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Najbaraj tutaĵoj | Malgranda Kaŭkazio Kaspio Kūh-e Bīnālūd Daŝt-e Kavīr | |
Kontinento | Azio | |
Situo | Irano | |
Geografia situo | 36° 0′ N, 52° 0′ O (mapo)3652Koordinatoj: 36° 0′ N, 52° 0′ O (mapo) | |
Akvejo | Alamūt Do Hazār Chālūs Kojūr Harāz Jārjūd Karaj Shāh Rūd | |
La montaro Elborz formas barilon inter suda Kaspio kaj la altebenaĵo Ĝi larĝas nur 60–130 km kaj konsistas el sedimentaj serioj, kiuj datiĝas ekde Supra Devonio ĝis Oligoceno, ĉefe ĵurasa kalkoŝtono super granita kerno.
Elborz-Montaro ludas centran rolon en la historiaj tekstoj de Irano kiel la Ŝanama, kaj ankaŭ en Irana mitologio.
En la nordaj deklivoj de ĉi tiu montaro formiĝis speciala natura pejzaĝo, kiu estas unika en Irano laŭ volumeno kaj denseco de vegetaĵaro kaj grado de fekundeco.
Noto
redaktiVidu ankaŭ
redaktiFonto
redakti- North, S.J.R. (1956). Guide to Biblical Iran, Rome