Agrokemiaĵo,, nome koncentraĵo de agrokemiaj produktoj, estas kemia produkto uzita en la agrokulturo. En la plej parto de la okazoj, agrokemiaĵoj referencas al pesticidoj kiuj inkludas insekticidojn, herbicidojn, fungicidojn kaj nematicidojn. Tiu koncepto povas inkludi sintezajn sterkojn, hormonojn kaj aliajn kemiajn agentojn de plantokresko, kaj koncentritajn stokejojn de bestodevena sterko malnete.[1][2]

The Passaic Agricultural Chemical Works en Newark, Nov-Ĵerzejo, 1876.

Multaj agrokemiaĵoj estas toksaj, kaj la agrokemiaĵoj en la pogranda stokado povas okazigi gravajn riskojn kontraŭ la medio kaj kontraŭ la sano, speciale okaze de akcidentaj elverŝoj. En multaj landoj, la uzado de agrokemiaĵoj estas tre regulita. Oni povas postuli permesilojn elsenditajn de la registaro por la aĉeto kaj la uzado de aprobitaj agrokemiaĵoj. Oni povas deklari gravajn punojn kontraŭ la neĝusta uzado, inkludita la maltaŭgan stokadon kiu povas okazigi elverŝojn. En la farmoj, la instalaĵoj de taŭgaj stokado kaj etikedado, la ekipaĵaro kaj la procedoj de urĝa purigado, kaj la ekipaĵaro kaj la procedoj de sekureco por la manipulado, la aplikado kaj la eliminado estas ofte ligitaj al devigaj normoj kaj regularoj. Ĝenerale, la regularo plenumiĝas pere de la procedo de registro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Agrochemicals Handbook from C.H.I.P.S. C.H.I.P.S.
  2. Agrochemicals and Security University of Florida Alirita la 27an de februaro 2019 [1] Arkivita la 16an de oktobro 2017.