Teko estas botanika termino:

  • ĉe florplantoj teko estas polensak-paro. La stameno de angiospermoj ĝenerale konsistas el 2 tekoj, do el kvar polensakoj.
  • ĉe briofitoj teko estas la kapsulo.

Teko ankaŭ estas alia vorto por "dokumentujo" aŭ "valizeto", kiun tamen kelkaj konsideras nenecesa, evitinda novradiko.[1]

-teko (aŭ pli precize "-otek-") estas ankaŭ ŝajnsufikso (ekssufikso) en vortoj kiel diskoteko, biblioteko,kulturoteko kaj apoteko. Tiuj vortoj ne estas kunmetitaj, ekzemple "biblioteko" ne rilatas al la Biblio (historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro). Kelkaj elprovis uzi veran sufikson "-otek-" en Esperanto, kun la signifo "kolekto", "kolektujo", "kolektejo", ekemple kartotekofilmoteko. Tamen tiu uzo kiel vera sufikso ne estas tre disvastigita, kaj PMEG rekomendas anstataŭe uzi kunmetaĵojn kun "kolekto", "kolektejo" aŭ "kolektujo", kiuj estas multe pli klaraj.[2] Ankaŭ ekzistas risko konfuzi tiun sufikson kun la supre menciita vorto "teko".

Fontindikoj redakti