Florealo
Florealo (france Floréal) estas la nomo de la oka monato de la franca respublika kalendaro, la dua de la printempa sezono, kiu daŭras ekde la 20-a aŭ 21-a de aprilo ĝis la 20-a aŭ 21-a de majo, laŭ la jaro. Ĝi proksimume koincidas kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Taŭro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/95/Floreal2.jpg/220px-Floreal2.jpg)
La nomo devenas el la latina radiko por floroj, kiuj kutime floras en tiu jarepoko.