Floroj en arto

dekora elemento bazita je plantaj formoj

Tra la homa historio, floroj en arto aperis en diversaj kuntekstoj kaj portis malsamajn mesaĝojn. Ĉiame kaj ĉie, floroj allogis la artistojn per siaj belaj koloro, diversaj formoj sed ankaŭ pro sia havebleco ĉemane. La unuaj botanikaj desegnaĵoj aperis en la 1-a jarcento a.K., kiam la greka kuracisto Crateuas [1] precize desegnis kuracplantojn, kiuj estis menciitaj en liaj verkaĵoj.

Hibisko, Lotuso kaj Rokaĵo - inkakva pentraĵo fare de Ŝitao 1694, Ĉinio

Pli poste, botaniko apartiĝis de medicino, ne kiu ĝi funkciis kiel sekundara branĉo. Tiel komenciĝis arta okupiteco al floroj, ĉefe en botanikaj verkaĵoj. Poste, floroj ankaŭ fariĝis estetika objekto, sen elemento de utileco.

Arto ekstere de Eŭropo redakti

 
Flora ĉeftemo en la dekoracio de la Shah Jahan Divano, Hindio 1638

Laŭ onia scio, la unua floro kiu ĉeestis en diversaj specoj de arto estis la lotusfloro (Nelumbo nucifera), en antikva Egiptio, antaŭ pli ol 4000 jaroj. Tie ĝi estis konsiderita sankta kaj simbolis la sunon, kreadon kaj renaskiĝon. Ĝi aperas kiel ornamaĵo sur multaj arkeologiaj eroj, kiel papirusaj volvlibroj, amuletoj kaj diversaj ceramikaĵoj. En antikva Egiptio, floroj ankaŭ estis uzitaj por krei diversajn ornamaĵojn, kiuj laŭsupoze estis uzitaj de la mortintoj en la postvivo. La plej konata ekzemplo estas la ĉeesto de kolumoj faritaj el floroj en la tombo de Tutanĥamono [2].

En la mezepoko estis kreitaj pentraĵoj en Irano prezentantaj floraranĝojn kun naturalisma stilo dum en Ĉinio, porcelanaj vazoj estis kreitaj kun stiligitaj florpentraĵoj [3]. La tradicio de florpresaĵoj daŭris en Ĉinio kaj Japanio, kaj eĉ hodiaŭ tia presaĵo troveblas en preskaŭ ĉiuj japanaj hejmoj.

En Azio, en budhismo, la lotuso simbolas naskiĝon kaj renaskiĝon, ĉar ĝiaj floroj malfermiĝas je sunleviĝo kaj fermiĝas je sunsubiro [4]. Ĝi ankaŭ simbolas la plej altan gradon de iluminiĝo [1], ĉar ĝi fontas en la koto kaj de tie elkresktas por kapti la sunlumon [5]. En Barato, inter la kredantoj de hinduismo, estas la jasmeno kiu simbolas amon kaj fekundecon. Por kaj budhanoj kaj hinduoj, floroj estas plejparte integrigitaj en pentraĵoj pri spiritaj kaj religiaj temoj. En la moderna epoko, Frida Kahlo reklamis la "arton de floroj" en ŝiaj pentraĵoj, kiel simbolo de la arta heredaĵo de ŝia lando. Por emfazi la aludon al la vivaj potencoj kaj ĝenerala mirindecon de floroj, ŝi ankaŭ drapigis florojn sur ŝian korpon en memportretoj [4].

Botanika arto redakti

 
"Herbejo" - priskribo de natura vivejo, Albrecht Dürer, 1503

En la unua jarcento a.K., la greka kuracisto-apotekisto Crateuas estis verŝajne la unua precize desegni florojn de kuracherboj, kiujn li menciis en siaj skribaĵoj [1]. Dum la sekvaj centoj da jaroj, apotekistoj kaj resanigantoj studis plantojn por sanigaj celoj, sed ili kutimis kopii la desegnaĵoj el la libroj de la grekoj kaj romianoj, sen observi la planton mem.

La tendenco denove ŝanĝiĝis komence de la 15-a jarcento, kiam anonima miniaturpentristo de Padovo desegnis plantojn por la manuskripto de la "Carrara Herba kolekto" [6], observante la fonton mem. En tiu tempo, multaj renesancaj artistoj vivtenis sin kreante precizajn desegnaĵojn de floroj por la pioniraj naturalistoj, kaj por tio ili ĝisfunde studis la fonton, en la naturo. Paralele kun pentrado por natursciencistoj, tiuj pentristoj ankaŭ kreis novan specon de arto, kies ĉefa afero estis la imitado de la realo, en tempo kiam ne ekzistis limlinioj inter la diversaj branĉoj de scienco kaj arto. La disiĝo okazis nur en 1558, kiam Giovanni Della Porta publikigis libron kiu inkluzivis distingon inter branĉoj de la natursciencoj [7].

Botanika arto atingis sian pinton inter la jaroj 1750-1850, de la dua duonjarcento de la 18-a ĝis la unua duonjarcento de la 19-a. Tiam brita esploristo Sir Joseph Banks travojaĝis la mondon kaj precize pentris ĉiun floron kiun li renkontis. Simile faris la belga pentristo Pierre-Joseph Redoute, kiu laboris en la servo de la franca reĝa kortego. La teknika evoluo de presarto ebligis alporti iliajn rezultojn al la ĝenerala publiko en siaj landoj.

La botanikaj artistoj kutimis erigi florojn, pentrinte ĝin en ĝia tuteco, kaj priskribis ĝiajn diversajn komponentojn. Tiel ili servis kaj arton kaj sciencon samtempe. Ekzemplo de tiu interrilato povas esti trovita en la studo de orkideoj fare de aŭstra botanikisto Franz Bauer. Li desegnis orkideojn kaj en la procezo estis la unua kiu priskribis ĉelan kernon, en 1802.

Sekvante la evoluon de fotarto, ilustraĵoj de floroj, kaj plantoj ĝenerale, perdis sian gravecon ankaŭ en profesia literaturo.

Kristana arto redakti

Laŭ la komuna opinio de la homoj de la frua moderna periodo, okupiteco kun floroj estis esprimo de religia pieco kaj la adoro de kreado. Unu el la centraj temoj en kristana arto estas la Anunciacio, kiam Maria estas rakontita de la anĝelo Gabrielo pri la estonta naskiĝo de Jesuo. Tiu ĉi sceno estis priskribita multfoje, kaj la blanka lilio (Lilium candidum) preskaŭ ĉiam aperas en ĝi. Ĉi tiu floro simbolas la purecon kaj virgecon de Maria, kontraste al ĝia signifo en la greko-romia periodo, kiam la lilio simbolis la erotismon kaj fekundecon de la diino Hera. Foje, estas ankaŭ rozoj en la bildoj kun Maria, kiuj ankaŭ estas utiligitaj kiel ŝia atribuo. En la pentraĵoj, kie aperas Maria kaj la bebo Jesuo, ofte troviĝas ruĝaj diantoj. La dianto simbolis unuflanke la suferojn de Jesuo kaj aliflanke la teran amon kaj sindonemon, tial la dianto aperas ankaŭ en geedziĝportretoj. [8]

Eŭropa arto redakti

En la mezepoko, floroj estis kombinitaj en ripetaj padronoj, kiuj formas la fonon por la roluloj prezentitaj en gobelinoj, en palacoj kaj preĝejoj.

 
Primavera - Botticelli, proksimume 1480

Dum la itala Renesanco (komencante de la 15-a jarcento), la plimulto de la populacio estis analfabeta. Pro tio, estis bezono de komunikilo, kiu perus la enhavon de la Sanktaj Skriboj al la adorantoj. La pentraĵoj kaj vitralo estis la rimedoj uzitaj por tiu celo. La plej multaj el la artistoj estis dungitaj fare de la eklezio, kaj pentris bildojn en kiuj aperis sanktuloj, floroj kaj bestoj. En ĉi tiu tempo, floroj havis signifon konatan de ĉiuj. La ĉefaj ekzemploj estas: orkideoj - ĵaluzo kaj trompo, rozoj kaj blanka lilio - Virgulino Maria, leontodo (oficina taraksako) - senkulpeco [9]. Krom la religiaj mesaĝoj, floroj ankaŭ transdonis filozofiajn mesaĝojn pri la efemera naturo de la homa vivo.

Samtempe kun la religia arto, ankaŭ bildoj estis kreitaj pri mitologiaj temoj, en kiuj floroj estis interplektitaj. Preskaŭ 200 specoj de floroj estis identigitaj en la bildo de Primavera de Botticelli. En tiu tempo, ĝardenado jam evoluiĝis, kaj profesie kaj kiel okupo por la libertempoj de la superaj klasoj [10]. De la mezo de la 16-a jarcento bonuloj ankaŭ plukis florojn kaj faris grandiozajn aranĝojn, sendepende de religiaj ceremonioj, kaj dungis pentristojn kiuj dokumentis tiujn fremdulojn [10].

La Renesanco disvastiĝis al Norda Eŭropo kaj tie disvolviĝis la baroko de nederlandaj kaj Flandraj pentristoj (1550-1700, proksimume). Ĉi tiu periodo egalrilatas al la ora epoko de Nederlando, kaj ĝi estis karakterizita per ekonomia prospero, kiu estis plejparte pro kontrolo de mara komerco kun Azio [11]. Nederlando havis ekskluzivan komercinterkonsenton kun Japanio kaj ankaŭ kontrolis komercon inter eŭropaj landoj. En 1619 Nederlando ankaŭ eniris sklavkomerco [12]. Ĉiuj tiuj faktoroj igis Nederlandon mondpotenco kaj ĝiaj civitanoj, parte, tre riĉaj. Ĉi tiuj ŝanĝoj ankaŭ estis esprimitaj en la priskribo de floroj en arto.

Tiuj floroj kiuj aperis en flandraj religiaj pentraĵoj en la 15-a jarcento portis simbolajn signifojn de religio kaj pensado. En la 17-a jarcento, dum la Ora Epoko, la tendenco ŝanĝiĝis, kaj la religia elemento estis forlasita kaj formiĝis la stilo de aĵpentraĵo, kiu rilatis al la nova realo de la nederlandanoj. Unuflanke, la pentraĵoj esprimis la grandecon de Nederlando. La bukedoj kiuj aperas en ĉi tiuj bildoj konsistas el importitaj floroj, kiuj ne estas sovaĝaj sed kultivitaj floroj fare de homoj. Krome, floroj, kiuj ne floras samtempe, aperas en bukedoj. La pentristoj kutimis fari skizojn de ĉiu floro en ĝia florsezono kaj kombini ilin en unu pentraĵon [10]. Ekzemple, la pentraĵoj de Ambrosius Bosschaert konsistigas mikrokosmon de la nederlanda imperio , kun spitemo kontraŭ la limigoj de la sezono kaj la geografia loko. Li kombinis dalioj el Meksiko, Fritillaria el Persujo kaj eĉ la makulitaj tulipoj el Turkio, kiuj tiutempe estis la plej multekostaj floroj ekzistantaj. (Bildgalerio numero 1) Tiuj floroj venis atesti pri la riĉeco kaj statuso de la patrono de la pentristo. Kontraŭe, aliaj pentristoj uzis priskribojn de floroj en filozofia simbolismo, kontraŭ sklavigo al mono, materialismo kaj vanteco. En iliaj pentraĵoj, krom floroj, sablohorloĝo, konkoj kaj kranioj, kiel en la pentraĵo de Adriaen van Utrecht (bildgalerio n-ro 2), kiel sugesto de morto. Per pli proksima rigardo oni povas malkovri, ke inter la grandiozaj pentraĵoj de la bukedoj kaj florkronoj troviĝas ankaŭ velkiĝantaj floroj, kiel en la pentraĵo de Bruegel la maljuna (bildgalerio n-ro 3), kiel ekzemplo de la nedaŭra vivo. Male al la deziro de la riĉuloj amasigi multekostajn kaj unikajn havaĵojn, ekis la stilo de artverkoj nomita Vanitas, signifante malpleno, aŭ memento mori - "memoru morton".

De la mezo de la 19-a jarcento ĝis ĝia fino (en Anglio, la viktoriana epoko), floroj havas centran rolon en arto. Komunikado inter la seksoj, ĉefe en alta socio, estis limigita de rigoraj sociaj normoj de konduto. Anstataŭe, la mesaĝoj estis transdonitaj per florbukedoj aŭ pentraĵoj kun flormotivoj, kie ĉiu floro havis signifon konatan de ambaŭ partioj [8]. Floroj ankaŭ estis utiligitaj kiel dekoracia elemento en la hejmoj, ekzemple la floraj tapetoj de William Morris, prezentante papavojn, krizantemojn kaj sunflorojn.

Botanika arto - dua enkarniĝo redakti

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la ĝenro de florilustraĵoj estis ĉe la malsupro de la arta rangolisto, dum ĉe la supro estis pentraĵoj inspiritaj de historiaj okazaĵoj. En la cirkloj de viraj artistoj regis la sinteno ke "alta arto" estis preter la kompreno de virinoj kaj ne estis taŭga por iliaj tradiciaj roloj en la hejmo. Aliflanke, pentri florojn estas konsiderata hejma kaj sendanĝera okupo, destinita por distri la tempon de mezaj kaj superklasaj virinoj. Virinoj estis ekskluditaj de akademiaj artinstitucioj, ĉar ili ankaŭ estis ekskluditaj de sciencstudoj [13]. Pro tiuj limigoj, artistinoj en la viktoriana periodo estis plejparte engaĝitaj pri botanikaj ilustraĵoj por sciencaj institucioj, kiel ekzemple la publikaĵoj de Kew Gardens. Kelkaj el tiuj artistoj estis altagrade rigarditaj. Unu el ili estas Margaret Meen (1751-1834), kiu servis kiel desegna instruistino al la filinoj de Reĝo Georgo la 3-a.

En la 20-a jarcento tiuj limigoj estis forigitaj, sed kelkaj artistinoj daŭre elektis okupiĝi pri botanika ilustraĵo. Unu el tiuj estis Margaret Mee (1909-1988), kiu, samtempe kun pentrado, estis implikita en antaŭenigado de la konservado de la unika vegetaĵaro de Amazona arbaro [14].

Moderna arto redakti

Kun la apero de impresionismo kaj postimpresionismo en Francio, la sinteno ŝanĝiĝis. La pentraĵoj prezentis florojn kiuj estis signifaj al la pentristo, kontraste al antaŭaj periodoj, kiam ili estis asociitaj kun kulturaj aŭ religiaj simboloj [8]. Édouard Manet jam estis respektata pentristo, kiam li gvidis la novan tendencon. Li mem, en la lastaj ses monatoj de sia vivo, pentris nur florojn (bildgalerio n-ro 4). Van Gogh pentris ankaŭ iridojn (bildgalerio n-ro 5) kaj serion da pentraĵoj de sunfloroj (bildgalerio n-ro 6) en 1886. Por kompreni la gravecon de tiuj pentraĵoj por li, menciindas leteron, kiun li skribis en 1889 al sia frato, en kiu li deklaris ke sunfloroj fariĝis lia persona simbolo. Ĉi tio okazis en 1888 kiam li multfoje pentris bildojn de sunfloroj, kiuj estis intencitaj por ornami la ĉambron kie li intencis distri sian amikon, la pentriston Paul Gauguin. Alia estimata pentristo, Auguste Renoir, ŝanĝis al tekniko de la pentrado de floroj malfrue en lia vivo, kaj li pentris ĉefe rozojn, kun prefero por tiuj kun la ruĝa koloro (bildgalerio n-ro 7). Claude Monet pentris nimfeojn el sia privata ĝardeno en Giverny. Dum 30 jaroj li pentris 250 bildojn de lian ĝardenon, en malsamaj tempoj de la tago kaj en malsamaj sezonoj (bildgalerio n-ro 9). Gustav Klimt, unu el la plej elstaraj el la aŭstra-jugendstil artistoj, ankaŭ pentris florojn kun simbola aliro, nomata dekoracia avangardo[15]. En la fama florpentraĵo, La Florĝardeno, la manko de realismo elstaras, kaj tiu aliro aldonas al la ĉarmo de la bildo (bildgalerio n-ro 8) [16].

Piet Mondrian, unu el la fondintoj de la modernismo, estis nederlanda pentristo, kun profundaj radikoj en la tradicio de florpentraĵoj. Lia pentraĵo de amaryllis estas en la stilo de faŭvismo, kunmetita en blokoj de koloro, kaj malkonstruas la temon en ĝiajn bazajn formojn (bildgalerio n-ro 10). Odillon Redon, franca pentristo, komencis bildigi florojn en liaj verkoj nur post kiam li fariĝis 60-jaraĝa [15] kaj ankaŭ liaj pentraĵoj estas simbolismaj (bildgalerio n-ro 11).

En modernismo, usona pentristino Georgia O'Keeffe estas plej konata pro siaj grandformataj pentraĵoj, traktante naturajn formojn, multaj el ili deproksimaĵoj de specifaj partoj de floro, stilo limanta al abstraktismo kaj kun brilaj koloroj (bildgalerio n-ro 12). Ŝi kutimis pravigi la grandecon-enfokusiĝon de ŝiaj verkoj dirante, ke floro estas malgranda, kaj homoj ne haltas rigardi ĝin kaj aprezi ĝian belecon; sed kiam ĝi aperas en grandskala verko, homoj estas devigitaj rimarki ĝian belecon [17].

Kun la apero de superrealismo kaj poparto en la mezo de la 20-a jarcento, la loko de floroj ne estis perdita. Andy Warhol kreis serion de presaĵoj nomitan Floroj [18]. Anstataŭ imiti la naturon aperas en ĝi abstraktaj formoj kaj ne eblas identigi iun floron botanike. En postmodernismo, la uzo mem de floroj formas la artaĵon, kiel ekzemple ĉe la Puppy (hundido) fare de Jeff (Jack) Koons, kiu estas farita el 60,000 florantaj plantoj (bildgalerio n-ro 13). Kiel daŭrigo de la tendenco en kiu floroj estas la artaĵo mem, oni trovas la verkojn de Makoto Azuma, kiu sendis florbukedon kaj bonsajo al la stratosfero [19]

Fotarto redakti

En Kalifornio de la 1920-aj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, floroj ricevis elstaran pozicion en fotarto. Elstaris la verkoj de konataj fotistoj kiel Ansel Adams kaj Edward Weston, kiuj kreis grandajn komponaĵojn, kiuj inkluzivis florojn, fruktojn kaj pejzaĝojn [8]. La rilato inter fotarto kaj floroj daŭras en la 21-a jarcento. Paul Lange laboris kiel modfotisto dum 25 jaroj. En 2007 li komencis foti serion de floroj kiujn li nomis Grandaj Floroj, en kiuj floroj estas eĉ troe pligrandigitaj [20]. La verkoj de Azuma Makoto ankaŭ havas neniun ekziston sen la fotografia registrado de la fotisto laboranta kune kun li, Shinoki Shunsukto. Estas li, kiu eternigas la kadukiĝantajn kaj ĉiam ŝanĝiĝantajn plantojn [19].

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brittanica Crateuas (en)
  2. Kelly Richman-Abdou, How Flowers Blossomed Into One of Art History’s Most Popular Subjects, My Modern Met, marto 2018
  3. "A world of historical influences on floral designs" retejo de Birdville lernejo
  4. 4,0 4,1 Floral Muse: From Van Gogh to Monet retejo Bloom&Wild
  5. "Language of Flowers: Hidden Messages in Flora" magazeno DailyArt
  6. Sarah R. Kyle, The Carrara Herbal – Sarah Kyle’s Pandora’s box, Origins of Science as a Visual Pursuit, aprilo 2017
  7. Yohay Rozen, Magia Naturalis-פרחים באמנות, (he) magianat.wordpress.com, novembro 2013
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Sarah Gottesman, A Brief History of Flowers in Western Art, Artsy, julio 2017
  9. Daniel Heller, Symbols in Renaissance art, retejo Artgreet ‏2018
  10. 10,0 10,1 10,2 Flowers Throughout The History Of Art, Pinot's Palette, septembro 2022
  11. VOC and the Asian Trading Routes, Aronson Antiquairs of Amsterdam
  12. Nora McGreevy, Confronting the Netherlands' Role in the Brutal History of Slavery, Smithsonian Magazine, junio 2021
  13. Jane Simpkiss, Female artists and flowers, Art UK, marto 2022
  14. About Margaret Mee, Botanical Art &Artists
  15. 15,0 15,1 Jessica Stewart, 12 Famous Flower Paintings that Make the Canvas Bloom, My Modern Met, marto  2019
  16. Famous Flower Paintings – Looking at History’s Best Floral Paintings, Artincontext, septembro 2021
  17. Iseult Gillespie, How to see more and care less, TED, junio 2020
  18. Andy Warhol Flowers, retejo de artgalerio Eykynmaclean, novembro 2012
  19. 19,0 19,1 La Arto de floroj, ne kiel vi pensis אמנות פרחים, לא מה שחשבתם, Legit Magazin (he)
  20. Alice Yoo, The Beautiful Fine Art of Blooming Flowers, My Modern Met, februaro 2013

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 16-an de marto 2023 פרחים באמנות en la a Vikipedio.