Krasulfolia fritilario
La krasulfolia fritilario (Fritillaria crassifolia) estas plantspecio el la familio de la Liliacoj (Liliaceae). Ĝi estas tre formriĉa.
krasulfolia fritilario | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Fritillaria crassifolia BOISS. & A.HUET | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo redakti
La specio estas multjara, herba cepoplanto, kiu atingas kreskoalton de 6 ĝis 20 cm. Plej ofte estas kvar, malofte ĝis folioj po planto. La supra folioj estas liniformaj, la malsupraj ov- ĝis lancetformaj. Ekzistas unu ĝis tri floroj. La perigonfolioj estas 18 ĝis 24 mm longaj kaj flavaj ĝis verdecaj. Ili hvas brunan ŝakbretornamon kaj malbone videblan mezan strion. La nektarglandoj mezuras 8 ĝis 12 × 1 ĝis 2 mm. La pistilbranĉoj estas 2 ĝis 4 mm longaj.
La planto floras en aprilo ĝis majo.
Disvastigo redakti
la krasulfolia fritilario nature disvastigas en Turkio, norda Irako kaj sudorienta Irano. Ĝi kreskas sur kalkoza deklivoj en alteco de 1500 ĝis 3500 metrojn.
Sistematiko redakti
Ekzistas du subspecioj:
- Fritillaria crassifolia subsp. crassifolia
- Fritillaria crassifolia subsp. kurdica (BOISS. ET NOË) RIX
Utiligado redakti
Krasulfolia fritilario estas kultivata malofte kiel ornamplanto en alpinaj aŭ ŝtonaj ĝartenoj.
Literaturo redakti
- Eckehart J. Jäger, Friedrich Ebel, Peter Hanelt, Gerd K. Müller (Hrsg.): Rothmaler Exkursionsflora von Deutschland. Band 5: Krautige Zier- und Nutzpflanzen. Spektrum Akademischer Verlag, Berlin Heidelberg 2008, ISBN 978-3-8274-0918-8.