Ĵaluzo

emocio rilatanta al la pensoj kaj sentoj de sensekureco, timo kaj envio pro relativa manko de havaĵoj, statuso aŭ io de granda persona valoro

Ĵaluzo estas mikso de negativaj sentoj: timo ĝis paniko pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, partnero; kolero ĝis kolerego pri la partnero de sia partnero kaj la supozitaj rivaloj; etvalora sento.

Male al envio, la ĵaluzo estas timo pri perdo de io aŭ io, dum envio estas deziro de posedo pri io aŭ iu, kiu apartenas al aliulo.

Arda ĵaluzo ofte kondukas al murdo de la amatita persono kaj la rivalo.

Ĵaluzo en literaturo redakti

  • Tragedio Othello de Ŝekspiro estas fama priskribo de ĵaluzo.
  • La ĉefa verko de Fernand Crommelynck estis Le Cocu magnifique (La grandioza kokrito, 1920), 'lirika farso' pri la temo de la ĵaluzo de amanto. Bruno estas edzo de la bela Stella. Li dediĉas sin al skribado de leteroj por malkleraj vilaĝanoj, multaj el kiuj estas direktittaj al lia edzino. Li konvinkiĝas ke lia timo esti kokrita povas esti evitata nur per la certigo koni ke li estas kokrita. Tiele li proponas sian edzinon unue al sia plej bona amiko kaj poste, kiam tio malsukcesas, al ĉiuj junuloj de la vilaĝo. Tio rezultas en tutrompo de la vilaĝa vivo.

Vidu ankaŭ redakti