Edward Weston

usona fotisto

Edward Henry WESTON (la 24-an de marto 1886 - la 1-an de januaro 1958) estis usona fotisto de la 20-a jarcento. Li estis nomita "unu el la plej novigaj kaj influaj usonaj fotistoj ..." kaj "unu el la majstroj de 20-a-jarcenta fotado." Dum lia 40-jara kariero Weston fotis ĉiam pli ekspansian aro da temoj, inkluzive de pejzaĝoj, vivaĵoj, nudaĵoj, portretoj, ĝenroj kaj eĉ kapricaj parodioj. Oni diras, ke li disvolvis "principe nordamerikan, kaj precipe kalifornian, alproksimiĝon al moderna fotarto" pro lia fokuso sur la homoj kaj lokoj de la usona okcidento. En 1937 Weston estis la unua fotisto ricevanta Guggenheim Fellowship, kaj dum la venontaj du jaroj li produktis preskaŭ 1,400 negativojn uzante sian 8 × 10 vidan fotilon. Iuj el liaj plej famaj fotoj estis prenitaj de la arboj kaj rokoj ĉe Point Lobos, Kalifornio, proksime de kie li vivis multajn jarojn.

Edward Weston
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1886 (1886-03-24)
en Highland Park
Morto 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (71-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Charis Wilson
Infanoj Brett Weston • Edward Chandler Weston
Okupo
Okupo fotisto • taglibristo
Verkoj Nautilus
Pepper No. 30
Nude
vdr